Lichnov (Nový Jičín)
El Vikipedio
Lichnov (legu Liĥnov) estas vilaĝo etendiĝanta en pentrinda valo de Lichnova rojo ĉirkaŭigita de deklivoj kaj valoj de montaro Beskydy. Ĝi estas kaŝita al hazarde preterveturantaj vizitantoj de Beskidoj. Sed por turistoj, kiuj decidiĝis iri piede el Frenštát pod Radhoštěm ĝis Štramberk ĝi aperos en duono de la vojo.
[redaktu] Historio
Lichnov estiĝis fine de la 13-a jarcento kiel tipa kolonia vilaĝo. Fundamenta dokumento de vilaĝestro Heřman ne konserviĝis (onidire el al jaro 1293) kaj ni devas respekti privilegian dokumenton de vilaĝestro Pavel Kyč el 1539, kiu revokas je ĝi.
El la privilegia dokumento de vilaĝestro Pavel Kyč el 1539 rezultas, ke la vilaĝo estiĝis sur arbarrompejo de rojo Lubina ĝis "limo de Vernyřovice". La menciita dokumento donis al la vilaĝestro parcelon kaj krom tio havi "feŭdan muelejon kun du muelejŝtonoj kaj se tio estos bezona, li povas havi forĝiston, bakiston, buĉiston, ŝuiston kaj el juĝoj lasi al si trian moneron kaj al superularo du".
Apogoj, kiuj la superularo donis al la vilaĝestro, memkompreneble ne rilatis al ceteraj loĝantoj de la vilaĝo. Tiuj devis en korto de Kopřivnice "laboregi piedirante kaj surĉevale kaj ĉion, kio estis bezonata". Ili plugis, semis, forveturigis sterkon, kunveturigis el kampoj kaj falĉis herbejojn. Al la laboro ili devis uzi siajn plugilojn.
Eĉ ne revoluciaj ŝanĝoj en la jaro 1848 alportis al la loĝantoj atendatan apogon. Estis ja malvalidigitaj laboregaj devoj, sed la parcelojn, sur kiuj ili laboris, ili devis foraĉeti de la superularo. Dum ripetantaj jaroj de malbona rikolto pli malriĉaj loĝantoj ŝuldiĝis, ili ne havis tempon por repagi la ŝuldon, tial ili vendadis la grundon al pli riĉaj proprumantoj fariĝante el ili dometistoj aŭ ili serĉis vivtenadon ekster agrikulturo. Pro tio ankoraŭ pli profundiĝis diferenciĝo de la loĝantoj de la vilaĝo.
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Nový Jičín | |
▼ | |
Albrechtičky ~ Bartošovice ~ Bernartice nad Odrou ~ Bílov ~ Bílovec ~ Bítov ~ Bordovice ~ Bravantice ~ Frenštát pod Radhoštěm ~ Fulnek ~ Heřmanice u Oder ~ Heřmánky ~ Hladké Životice ~ Hodslavice ~ Hostašovice ~ Jakubčovice nad Odrou ~ Jeseník nad Odrou ~ Jistebník ~ Kateřinice ~ Klimkovice ~ Kopřivnice ~ Kujavy ~ Kunín ~ Lichnov ~ Luboměř ~ Mankovice ~ Mořkov ~ Mošnov ~ Nový Jičín ~ Odry ~ Olbramice ~ Petřvald ~ Příbor ~ Pustějov ~ Rybí ~ Sedlnice ~ Skotnice ~ Slatina ~ Spálov ~ Starý Jičín ~ Studénka ~ Suchdol nad Odrou ~ Šenov u Nového Jičína ~ Štramberk ~ Tichá ~ Tísek ~ Trnávka ~ Trojanovice ~ Velké Albrechtice ~ Veřovice ~ Vražné ~ Vrchy ~ Vřesina ~ Závišice ~ Zbyslavice ~ Ženklava ~ Životice u Nového Jičína | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |