Kloako
El Vikipedio
Kloako estas la komuna korpa aperturo por seksorganoj, uretero kaj intesto. Ĝi karakterizas la surterajn vertebrulojn (ĉefe birdoj, rampuloj) kun escepto de plimulto de mamuloj kaj kelkaj reptilioj.
Inter la mamuloj kelkaj specioj havas sekundarajn kloakojn kiel ĉe kastoro kaj kelkaj tenreko, kiu eble aperis pro kutimiĝo al la akva vivo. Ĉe la kloakaj mamuloj (aŭ ovonaskaj mamuloj) (Monotremata), la kloako estas origina propreco, kiu distingas ĝin de la marsupiuloj kaj de la alte evoluintaj mamuloj.
Kloako estas kanalo ordinare subtera, tra kiu elfluas la malpuraĵoj kaj ekskrementoj de la urbo. Kloako nomiĝas ankaŭ kolektejo por fekaĵoj (fekaĵejo).