Vikipediisto:Kolonjano
El Vikipedio
Vikipedio:Babel | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
Mia vera nomo estas Stephan B. WEBANCK.
Mi estas denaska civitano de kaj daŭre vivas en Kolonjo, kiu estas la plej granda urbo en norda Rejnlando, kiu estas unu el la du partoj de la federacia lando Nordrejn-Vestfalujo. Inter la dek ses landoj de Federacia Respubliko Germanujo ĝi estas tiu, kie vivas plej multaj homoj (proksimume kvinono de la loĝantaro) .
En 1978, kiel 14jara gimnaziano, mi ekokupiĝis pri Esperanto.
Mi estas membro de la Kolonja Esperanto-Klubo (KEK) kaj de Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Krom en mia gepatra lingvo, la germana, kaj la plej sukcesa planlingvo, mi ankaŭ uzas la anglan por komuniki. Miaj scioj de franca bedaŭrinde preskaŭ malaperis dum la pasintaj pli ol dudek jaroj pro neuzado.
Mi iam diplomiĝis pri biologio, sed fakte jam de pli ol 15 jaroj okupiĝas pri komputilaj aferoj.
Ĝenerale mi uzas la kromnomon Kolonjano en Retlando:
Mi ofte eniras la senvoĉajn babilejojn de Ĝangalo. Vi trovos min ne nur en la nova (t.e. Flash-a), sed ankaŭ en la malnova (t.e. PHP-a).
Inter la voĉaj babilejoj mi ne plu uzas PalTalk-on, ĉar lastatempe mankas tie Esperantlingvaj babilantoj. Se vi tamen interesiĝas pri PalTalk: la Ĝangala TTT-ejo disponigas kelkajn artikolojn pri ĝi.
Aliflanke mi tre ofte troveblas en Skajpujo, kiu bone taŭgas por kvazaŭ-telefonado inter du personoj, sed ankaŭ ebligas konferencojn de maksimume kvin personoj. Krome mi foje misuzas Skajpon por alvoki homojn kun "veraj" telefonoj per SkypeOut.
Antaŭ nelonge mi akiris konton ĉe GMail por povi uzi ankaŭ Google Talk-on.
Se vi bonŝancas, vi eble renkontas min en ICQ. Mia numero estas 239-881-703.
Ĝis nun mi obstine rifuzas uzi pliajn tujmesaĝilojn. Kaj ne, mi ne planas aliĝi al MSN. ;-)
Mian blogon – tamen ne ĉiutagan – vi trovos ĉi tie.
Ial mi lastatempe aliĝis ankaŭ la Orkut – verŝajne por kontentigi mian vantemon.
Kompreneble vi povas kontakti min ankaŭ retpoŝte.