Kongresa kuriero
El Vikipedio
La Kongresa Kuriero estas inform-bulteno, kiun volontuloj pli-malpli regule, proksimume ĉiutage, aperas dum kelkaj Universalaj Kongresoj de UEA. Ĉiu aliĝinta kongresano rajtas je senkosta ekzemplero.
Kutime la Kongresa Kuriero tiel nomiĝas nur en subtitolo kaj krome havas specifan titolon, kiu povas aludi iun specialaĵon de la kongresa lando aŭ urbo. Jen kelkaj ekzemploj:
- UK 1985, Aŭgsburgo: La Strobilo; cembra strobilo estas la emblemo de urbo Aŭgsburgo.
- UK 1995, Prago: Pragaj Sonoriloj; aperis 11 numeroj.
- UK 2002, Fortaleza: La bela sonĝo de l' omaro, vortludo pri verso el La Espero; la titolo prezentis ridetantan omaron.
- UK 2006, Florenco: Florenca Lilio; la blazono de Florenco montras lilion.