La Espero
El Vikipedio
Vidu ankaŭ: La Espero el Koreio
La Espero estas la himno de la esperanta movado kaj do la "nacia himno" de Esperantio. L. L. Zamenhof (1859-1917) skribis la vortojn kaj, inter dekduo da arioj, tiu komponita de la belgo Félicien Menu de Ménil, marŝa venkmelodio fariĝis la plej fama, kvankam neniam oficiale aprobita fare de Universala Kongreso. Tiu preskaŭ militisma melodio ne estis la ario, per kiu la poemo unue kantiĝis. La unuan, nemarŝan melodion, komponis jam en 1891 la svedo Cl. Adelsköld. Dum la 1-a UK 1905 estis proponitaj du himnoj: tiu de Adelsköld kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala. La koncerna decido estis jena: ". . . la demando pri la universala himno estas prokrastata ĝis la venonta kongreso".
Juran oficialigon ĝi havis nur en 2001, pro la Konstitucio de la Esperanta Civito (tamen kun alia partituro: arĉoj kaj flutoj, anstataŭ tamburoj kaj trumpetoj).
- Aŭskultu muzikon en la dosiertipo MP3 (performita de Akordo).
- Aŭskultu muzikon en la dosiertipo MIDI
[redaktu] La Espero
[redaktu] Eksteraj ligiloj
|