Koridora trajno
El Vikipedio
Koridora trajno estas trajno, kiu trairas la teritorion de iu lando sen tie halti. Kutime ĝi ligas du partojn de alia lando; ĝi povas ligi ankaŭ du malsamajn landojn.
Enhavo |
[redaktu] Juraj kondiĉoj
Por instali koridoran trajnon necesas interkonsento inter la koncernataj landoj. Oni nomas la proceduron "Privilegia Fervoja Traira Trafiko". Kutime la trairata lando ricevas pagon pro la uzado de siaj fervojlinioj; foje ĝi disponigas ankaŭ lokomotivojn kaj/aŭ lokomotivistojn.
Vojaĝantoj en koridora trajno jure ne eniras la traveturatan landon. Ili do nek bezonas vizon por ĝi, nek pagas doganon por transportataj varoj. Kutime ne okazas landlimaj kontroloj.
[redaktu] Koridoraj trajnoj
[redaktu] Aŭstrio
[redaktu] Salzburg – Innsbruck
Inter Salzburg kaj Innsbruck estas ĉiuhora trajn-trafiko; ĉiu dua el tiuj trajnoj iras en Aŭstrio tra Zell am See, la aliaj koridore tra Germanio kaj Kufstein. La ligo tra Germanio estas multe malpli longa kaj permesas pli altan rapidon; la koridoraj trajnoj do alvenas en Innsbruck pli frue ol la antaŭa ne-koridora trajno. Tamen la vojaĝantoj devas pagi bileton laŭ la enlanda distanco.
Iam la koridoraj trajnoj devis en Rosenheim ŝanĝi la direkton; ili do teknike haltis en Rosenheim, sed neniu rajtis en- aŭ eliri. Nun ekzistas en Rosenheim speciala trako, kiu ligas la liniojn al Salzburg kaj al Kufstein; ĝi servas nur por koridoraj trajnoj, tiel ke tiuj ne plu devas halti.
[redaktu] Lienz – Innsbruck
Ĝis la unua mondmilito la fervoja linio de Lienz al Innsbruck (tra Innichen, Toblach kaj Franzensfeste) estis tute sur aŭstria teritorio. Post la italigo de Sudtirolo la parto en la valo Pustertal kaj en la valo de Eisack estas italaj. Dum multaj jaroj tie trafikis koridoraj trajnoj.
[redaktu] Vieno – Deutschkreuz
Same post la unua mondmilito la landlimo inter Aŭstrio kaj Hungario tranĉis la fervojon inter Vieno kaj Deutschkreuz. Longe koridoraj trajnoj inter tiuj du urboj ne haltis en Sopron (nun, post la EU-aniĝo de Hungario, ili haltas).
[redaktu] Innsbruck – Reutte
La fervojo inter Innsbruck kaj Reutte (Außerfernbahn) iras tra Garmisch-Partenkirchen en Germanio; eĉ necesas tie ŝanĝi la direkton, do halti. Tamen dum multaj jaroj la trajnoj estis koridoraj, de germanaj stacioj ne eblis ilin uzi.
[redaktu] Ĉeĥio
[redaktu] Varnsdorf – Hrádek nad Nisou
Inter Varnsdorf kaj Hrádek nad Nisou trafikas koridoraj trajnoj tra Germanio kaj Pollando.
[redaktu] Mikulovice – Jindřichov ve Slezsku
Inter Mikulovice kaj Jindřichov ve Slezsku trafikas koridoraj trajnoj tra Pollando.
[redaktu] Slovakio
[redaktu] Lučenec – Vel'ký Krtiš
Inter Lučenec kaj Vel'ký Krtiš trafikas koridoraj trajnoj tra Hungario.
[redaktu] Kanado
Inter Montreal kaj Halifax iam plurfoje semajne trafikis trajnoj, kiuj prenis la mallongan vojon tra Majno en Usono; sed ŝajnas, ke nun la trajnoj iras pli norde por resti sur kanada teritorio.
[redaktu] Germanio
Inter la mondmilitoj ekzistis koridoraj trajnoj tra Pollando inter kerna Germanio kaj le eksklavo Orienta Prusio, inter Konitz (nun Chojnice) kaj Dirschau (nun Tczew). Tiuj trajnoj estis ne nur plombitaj, parte oni eĉ kovris la fenestrojn. La nomo "koridora trajno" verŝajne devenas de tiuj trajnoj, kiuj trairis la polan koridoron.
Interese, la norda parto de iama Orienta Prusio nun denove estas eksklavo, rusia, ĉirkaŭata de Eŭropa Unio. Estis proponoj pri koridora trajno inter kerna Rusio kaj Kaliningrad, sed ili ne estis realigitaj.