Kufstein
El Vikipedio
Wappen | Karte |
---|---|
Bazaj informoj | |
Provinco: | Tirolo |
Distrikto: | Kufstein |
Area: | 39,37 km² |
Alto: | 499 m super marnivelo |
Loĝantaro: | 17.497 (2006-12-22) |
Loĝdenso: | 438/km² |
Poŝtkodoj: | 6330-6333 |
Telefonkodo: | +43-5372 |
Koordinatoj: | 47° 35' N, 12° 10' E Mapo |
Aŭtokodo: | KU |
Oficiala kodo: | 70513 |
Strukturo: | 3 katastraj municipoj |
Adreso: | Stadtgemeinde Kufstein Unterer Stadtplatz 22 6330 Kufstein |
Retejo: | kufstein.at |
Retpoŝto: | stadtamt@stadt.kufstein.at |
Kufstein [kUfŝtajn] estas urbo en Tirolo (Aŭstrio). Ĝi situas en la valo de rivero Inn, ĉe la limo al Germanio.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
[redaktu] Situo
La urbo situas ambaŭflanke de rivero Inn, ĉirkaŭata okcidente de montoj Pendling kaj Maistaller Berg, norde de monto Thierberg, oriente de monto Stadtberg kaj montaro Kaisergebirge kaj sude de arbaro Kufsteiner Wald. Norde de la urbo la rivero eliras el la Alpoj kaj iĝas landlimo inter Aŭstrio (dekstre, oriente) kaj Germanio (maldekstre). La municipo ampleksas la valon Kaisertal, kiu estas la sola aŭstria valo sen aŭte uzebla vojo (oni nun decidis konstrui tunelon por igi ĝin aŭte atingebla).
[redaktu] Strukturo
- Centro
- Kienbichl
- Fischergries
- Bahnhof (stacidomo)
- Altstadt (malnova urbo) Kufstein
- Sparchen
- Friedensiedlung
- Südtiroler Siedlung
- Untere Sparchen
- Obere Sparchen
- Waldeck
- Weissach
- Mitterndorf
- Endach
- Oberendach
- Weidach
- Zell
- Kleinholz
- Morsbach
La historia centro kun la fortikaĵo kaj la urba placo situas sur la dekstra riverbordo. Maldekstre situas la stacidomo, kie haltas ne nur trajnoj de la grava fervojo Munkeno-Verono inter Germanio kaj Italio, sed ankaŭ la koridoraj trajnoj, kiuj ligas okcidentan kaj orientan Aŭstrion tra germana teritorio, sed sen halto tie.
[redaktu] Blazono
La blazono montras sur ruĝa fono tri verdajn montojn, kiuj simbolas la montetojn Festungsberg (fortikaĵa monto), Zeller Berg kaj Kienberg en la urba teritorio, ne la alpajn montojn ĉirkaŭajn. Sur la montoj aperas arĝenta sal-barelo kun oraj garnaĵoj; ĝi simbolas la signifon de la mezepoka komerco per salo.