La KancerKliniko
El Vikipedio
Esperanta kulturo > Esperanto-gazeto > La Kancerkliniko
La KancerKliniko (mallongige "LKK"), humura satira gazeto trimonata, sindiranta "politika, kultura, skandalema, ajnista". Fondita de la iamaj redaktantoj de la gazeto de la Junulfako de SAT (La juna penso) : Ĵak Lepŭil', Laŭrenco Septier kaj Jo-Petro Danvy, al kiuj rapide aldoniĝas la desegnisto Serge Sire. Multaj kunlaborantoj. Ĉefredaktoro : Ĵak Lepŭil'.
La Esperanto-kulturo ja ŝuldas multon al tiu gazeto jam 30-jara. La gazeto entenas interalie multajn poemojn, bildstriojn, tradukaĵojn, artikolojn opiniajn sed ankaŭ ajnecajn (kun, ekzemple, unu artikolaro pri supologio, ktp). En tiu gazeto, oni povas trafi jen akademianojn jen Eo-artistojn jen nekonatulojn ...kaj eĉ kelkajn VolaPüg'-partoprenantojn !
Sed plie de la gazeto, LKK eldonas ankaŭ multajn kromaĵojn en siaj KancerKlinikoTeko kaj KromKancerKliniko : povas temi pri verkoj tradukitaj ("Stil-ekzercoj" de Raymond Queneau), pri multpaĝaj bildstrioj aŭ pri aliaj tekstoj kiel la "Knedu min, Sinjorino" de Renato Corsetti (slanga Eo-vortaro) aŭ la "Lingwo Uniwersala" de Rikardo Cash (libro pri la pra-Esperanto).