Lasanjoj
El Vikipedio
Lasanjoj estas pasto kiu estas vendata en maldikaj platoj de ĉ. 10 x 15 cm.
Ĉi tiu pasto estas uzata en fornopladoj. La plado ankaŭ nomiĝas lasanjoj (itale:lasagne aŭ lasagne al forno (el la forno).
Oni preparas la tradician italan fornopladon kun (neplen)antaŭkuiritaj lasanjoj, (tranĉaĵoj da pasto), viandhaketaĵo, tranĉaĵoj da itala kukurbo kaj kovrtita kun beŝamelo. Ekster Italio tamen ĉi tiuj lasanjoj multfoje estas adaptitaj al la gusto de la loka loĝantaro. Tiel oni preparas lasanjojn en Irlando kun tomatoj, (cheddar) fromaĝo kaj granda amaso da viandhaketaĵo, kaj sekve oni servas ĝin kun sufiĉe da pomfritoj.
[redaktu] Origino
Kvankam lasanjoj estas tipa itala manĝaĵo, la nomo venas el Grekio, kie Lasanon signifas: plata pastaĵo.
Kategorioj: Manĝaĵoj | Kuirarto | Italio