Leonard Nimoy
El Vikipedio
Leonard NIMOY (naskiĝis la 26-an de marto, 1931) estas usona aktoro, reĝisoro, verkisto kaj producento. Li ĉefe famas pro sia rolo de la duon-vulkanano „Spock“ en la filmserio Star Trek.
Naskiĝinte kiel filo de juda enmigrintoj el Rusio en Bostono, Masaĉuseco, li jam kiel infano komencis aktoran karieron. Pli malfrue li studis aktoradon en sia hejmurbo, aperis en diversaj filmoj kaj en teatraĵoj.
Mondfamon Leonard Nimoy akiris per sia rolo de „Mr. Spock“ en la filmserio Star Trek. Li ankaŭ elprovis sin kiel reĝisoro kaj produktoro. Krome li jam publikigis kelkajn poem-kolektojn kaj du membiografiojn: I Am Not Spock (1977) kaj I Am Spock (1995).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.theofficialleonardnimoyfanclub.com
http://www.ponilla.org/Nimoy
http://www.leonardnimoyphotography.com
http://www.imdb.com/name/nm0000559