Cigana lingvo
El Vikipedio
Ciganio - La cigana lingvo - Lingvistiko
Vidu ankaŭ Cigana ĵargono
La cigana lingvo (ankaŭ nomata romaa) apartenas al la hind-arjaj lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio. Ekzistas pluraj dialektoj, ĉar ciganoj vivas diaspore tra la tuta mondo kaj akceptas multajn lokajn esprimojn. (Nia ekzemplo estas uzata en Ĉeĥio).
La deklinaciado havas 8 kazojn kaj du genrojn (viran kaj inan). Ni rigardu ekzemple la substantivon raklo (knabo):
nom. | rakl-o | knabo |
---|---|---|
vok. | rakl-eja! | knabo! |
akuz. | rakl-es | knabon |
dat. | rakl-es-ke | al knabo |
lok. | rakl-es-tar | pri knabo |
abl. | rakl-es-tar | (direkte) de knabo |
instr. | rakl-e-ha | kun/per knabo |
gen. | rakl-es-kero | (havaĵo) de knabo |
nom. | rakl-e | knaboj |
---|---|---|
vok. | rakl-ale! | knaboj! |
akuz. | rakl-en | knabojn |
dat. | rakl-en-ge | al knaboj |
lok. | rakl-en-de | pri knaboj |
abl. | rakl-en-dar | (direkte) de knaboj |
instr. | rakl-en-ca | kun/per knaboj |
gen. | rakl-en-gero | (havaĵo) de knaboj |
Deklinaciataj estas ankaŭ la adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj, sed ni prefere rigardu konjugacion de iu verbo, ekz. kerel:
ker-el | fari | |
(me) | ker-av | mi faras |
(tu) | ker-es | ci faras |
(jov) | ker-el | li faras |
(joj) | ker-el | ŝi faras |
(amen) | ker-as | ni faras |
(tumen) | ker-en | vi faras |
(jon) | ker-en | ili faras |
ker-ava | mi faros | |
ker-eha | ci faros | |
ker-ela | li/ŝi faros | |
ker-aha | ni faros | |
ker-ena | vi faros | |
ker-ena | ili faros | |
ker-avas | mi faris/farus | |
ker-ehas | ci faris/farus | |
ker-elas | li/ŝi faris/farus | |
ker-ahas | ni faris/farus | |
ker-enas | vi faris/farus | |
ker-enas | ili faris/farus | |
ker! | ci faru! | |
ker-as! | ni faru! | |
ker-en! | vi faru! | |
ma ker! | ne faru! |
La cigana lingvo havas multajn diversajn modelojn de deklinacio kaj konjugacio.
Jen ankoraŭ kelkaj Ciganaj vortoj: ha jes, na ne, jekh unu, duj du, trin tri, ŝtar kvar, panĉ kvin, ŝov ses, efta sep, oĥto ok, enja naŭ, deŝ dek, dad patro, dajori patrino, phral frato, phen fra-tino, ĉhavoro infano, ŝukar bela, kaj kie, ke, the kaj, abo aŭ.