Longvosta fazano
El Vikipedio
Longvosta fazano | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Syrmaticus reevesii
Gray 1829 |
La longvosta fazano (Syrmaticus reevesii) (aŭ "Fazano de Reeve") el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj troveblas en la provincoj Hebej, Ŝanŝji, Ŝenŝji, Hubej, Hunano, Gujĝoŭ, Henano, Anhuj kaj Siĉŭan de Ĉinio. Ĝi havas blankajn verton kaj kolon, kun nigra cirklo ĉirkaŭ la verto kaj nekompleta nigra kolo malsupre de la blanka kolo. Ĝia supra korpo estas preskaŭ brunflava, kaj Ia malsupra korpo havas malhelbrunan koloron blanke miksitan. Ĝiaj vostoplumoj estas longaj je 1,5 metroj, kun paralelaj strioj nigraj kaj kaŝtankoloraj. La supra korpo de la birdino estas preskaŭ flavbruna, sed la dorso estas nigrebruna kun blankaj sagoformaj makuloj, kaj la malsupra korpo estas helbruna. Ĝia mallonga vosto surhavas malklarajn flavbrunajn makulojn.
La longvostaj fazanoj loĝas en pinglarbaroj kaj foliarbaroj en montaroj 500-2000 metrojn super la marnivelo, kaj aparte ŝatas vivi en montvaloj kun multaj pinglarboj. Ili havas pli bonan flugkapablon ol la alispecaj fazanoj. Ili povas flugi malproksimen por serĉi nutraĵon kaj ankaŭ povas rapide reflugi. Ili estas tre singardemaj, kaj surprizite ili forflugas pli rapide ol la aliaj fazanoj. Timigite, la birdoj eligas akran kriegon. Ili manĝas fabojn, glanojn, sovaĝajn persimonojn, rafanojn, legomojn, kormojn de sovaĝa lilio, sernojn kaj insektojn. Vintre ili aktivadas en grupetoj kaj printempe en paroj, hazarde okazas, ke unu maskla birdo vivas kun du femalaj. Dum fekundiĝa sezono la masklaj birdoj fariĝas batalemaj. Ili nestas en malprofundaj kavoj sur herbejoj sen ajna sternaĵo. Ili demetas ovojn inter aprilo kaj junio kaj la kovado daŭras 24-26 tagojn.
La longvosta fazano estas tre bela apreca birdo propra al Ĉinio. Ĝi estis enkondukita en Eŭropon en la komenco de la 18-a jarcento.
Ĝi estas unu el la plej grandaj specioj de la fazanedoj; longas 2,1 m, vostolongo 1,6 metro. La kaposupro, la orelkovraj plumoj kaj la kolzono estas blanka; kapoflanko kaj la brustosupro estas nigra. La bekoj kaj la piedoj estas grizflavaj. La kaposupro de la birdino estas grizbruna, la brusto estas ruĝeta, blanke makulita. Ĝi devenas el Ĉinio, de kie oni alportis en Eŭropon en 1831. ĝi estas facile bredebla, oftas en la zooparkoj.