Lucien Peraire
El Vikipedio
Lucien PERAIRE (naskiĝis la 26-an de aprilo 1906; mortis en 1998) estis franca esperantisto, konata pro sia bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda (1928-32), kiun li rakontis en Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (1974, 1990).
Enhavo |
[redaktu] Lia junaĝo
Lucien Peraire naskiĝis en malriĉa familio, en Francio. Jam de lia 11-a jaro li laboris. Dum lia tuta vivo, li ĉiam malriĉis kaj li eĉ ne vizitis lernejon.
Dum la unua mondmilito li devis labori ĉiutage. Li volis lerni kaj lernis stenografion. La biciklo-meĥanikisto helpis lin munti lian unuan biciklon. La ĉarpentisto instruis lin kalkuli kaj desegni. Li ekveturis al ĉiuj grandaj francaj urboj por serĉi laboron.
Li ekpensis ke por eviti militon, la homoj devas praktiki toleremon. Li lernis esperanton per korespondado kaj en 1927 li partoprenis la kongreson de SAT. Poste, li legis en Sennaciulo: "juna germano serĉas alian esperantiston por bicikladi tra la mondo al malproksima oriento."
[redaktu] Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto
- La 24an de julio 1928, en Mulhaŭzo, li dronsavas fraŭlinon. En Alzaco, li ne komprenis la diversajn lingvojn.
- La 29an de julio, transiras la germanan limon. Liaj unuaj impresoj rilatas la gastamecon kamparanan, novajn alimentajn kutimojn, ordon kaj purecon. Li rimarkas ke estas multaj senlaboruloj. Tiun situacion Hitlero ekspluatos. En Doblen renkontas lian kunvojaĝanton POSERN.
- La 24n de aŭgusto, ili estas en Aŭstrio. Estas tre kortuŝitaj kiam modesta kamparanino donacas pirojn al ili. Kelkaj policistoj kaj doganistoj parolas al ili esperante.
- La 31n de aŭgusto, li foriras el Vieno kaj eniras Hungarion, kaj la 16an de septembro, ili atingis Pollandon. La vojo malaperas, tiel la latinaj leteroj. Ili devas ripari iliajn biciklojn. Renkontas malriĉajn sed malavarajn familiojn, lernantojn, lokajn esperantistojn, ktp, dormanta sur pajlo. Dum veturo inter Varsovio kaj Odeso, ili devas alfronti barojn, ne naturajn sed artefaritajn : landlimajn, lingvajn, politikajn.
- La 12an de oktobro, ili transiras la rivereton Zbruĉ, kaj eniras en Sovetunion kun emocio ĉar tion landon oni nomas "la lando de homoj kun tranĉilego inter la dentoj" en okcidenteŭropo. Ili vidas ĉie fotojn de Lenino (kiun en Okcidento oni propagandas kiel tre danĝeran banditon). Tial ke ne plu havas vojon, ili devas veturi sur reloj, kaj Lucien ekpensas en sistemo pri veturi en reloj kun biciklo. La Germanulon kaj la Franculon surprizas la sincera kamaradeco de la fervojaj laboristoj, kaj de la sociema popolo. Kiam ili volas danki la rusojn, ili kantas la Internacion.
- La 17an de oktobro, ili renkontas en Odeso ilian korespondanton. Odeso estas duondetruita pro la civila milito. Lucien petas impresojn pri la nova reĝimo: vivo pli malfacila por la meza klaso, plibonigita por la etkamparanoj kaj la salajruloj, sed la senlaboruloj estas ankoraun malfeliĉaj. En ĉiuj urboj kiujn ili trairos, devos deponi iliajn pasportojn al GPU (politika polico), kaj peti restadpermeson, preskaŭ ĉiutage. Ili vizitas klubojn, gazetojn, "infanvilaĝon" kaj sport-federacion por paroli pri ilia vojaĝo. Lucien admiras la kamaradecon inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, la junuloj kaj la maljunuloj, la instruistoj kaj la lernantoj...
- Post forlaso de Simferopolo kaj Sebastopolo, en la Perekop-markolo, la du vojaĝantoj perdiĝas en la pluva kaj nigra nokto sed Lucien renkontas homojn, kiuj helpas kaj kondukas lin en kolĥozon, sed li ne komprenas ilin... ĝis unu knabo ekparolas en Esperanto. Dank'al tio, ili povas helpi la kamaradon de Lucien.
- Post aliri Novorossijskon, la du vojaĝantoj devas disiĝi ĉar Lucien devas iri en Moskvon por revalidigi lian pasporton. Ili povos renkonti hazarde en 1933 en Francio.
- En la 6an de februaro, Lucien tro penas aliri. La glacio kaj la neĝo falas lin kaj urĝas lin reveni en Novorossisk-on, kie li petas laboron ĝis atendi pli bonan veteron.
- En la 7an de aprilo, Lucien forlasas Novorossisk-on kun celo: Stalingrado, kiun li atingas en la 19an de aprilo, akceptata fare de la loka esperanto-grupo.
- La 22-an de majo, Lucien forlasas Moskvon.
- La 11-an de junio, li alvenas en la ĉefurbo de la Tatara Respubliko, kaj ekkonstruas aparaton por bicikli sur fervojaj reloj. Dum tri semajnoj, li konstruas tion en ŝtata uzineto, devanta trovi la tutan materialon ĉe nigra merkato. La 30-an de junio, Lucien ricevas permeson rajdi sur reloj de transsiberia fervojo. Pri tiu evento la ĉinaj kaj japanaj ĵurnaloj rakontas kaj kiam Lucien alvenos en Bangkokon (Siamo), li vidas infanojn kun simila aparato. Li ekruliĝas sur la fervojo, biciklante dum la tago kaj tranoktante en urboj, vilaĝoj aŭ dormejoj. Unufoje, li estas arestita ĉar oni timis ke li estus sabotisto, kiu volus detrui la relojn (estis revolucia kaj milita periodo). Post kiam li klarigis la situon, li liberiĝis.
- La dimanĉon de 13-a de oktobro, oni informas al Lucien en Irkutsk ke li ne povas akiri vizon por Manĉurio pro milito. Kial ĉiam, la esperantistaj kamaradoj bonege helpas lin kaj estis tre lertaj por rapidigi la permesojn ruliĝi sur la reloj. La 16an, Lucien laŭiras la mirindan Bajkallagon, sed li devas reveni en Irkutskon ĉar ĉina-rusa milito minacas ĉe la orienta landlimo. La situacio pligraviĝas ĉiutage : oni informas lin ke li devas retroiri al Francio. Li retroiras en Novosibirskon per trajno kaj fine li sukcesas akiri restadpermeson por Irkutsko, kie la malvarmo (-25°C ĝis -45°C) devigas lin resti.
- En la 9an de decembro, Lucien eklaboras kiel ĉarpentisto. En la posta tago de kristnasko, li inaŭguras lian esperanto-kurson. Lia restado daŭras ĝis la 8an de majo 1930, kaj en la 26-a, Lucien atingas la landlimon kaj eniras en Manĉurion.
- La 11an de junio, Lucien renkontas japanajn esperantistojn, kaj ricevas invitleteron de tre grava japana esperantistino (F-ino Oouada). Li samtage lernas manĝi ĉinmaniere : kun korn-bastonetojn.
- La 5a de julio 1930 estas la lasta etapo de lia trasoveta vojaĝo : Lucien alvenas en Vladivostoko. Se oni diras ke li estas la unua viro kiu transiris bicikle de Atlantika al Pacifika Oceanoj, li ĉiam pensas ke li faris tion sen oficiala helpo, nur dank'al solidareco kaj helpo de Esperantistoj.
- Finfine, la 28-an de julio, li enŝipiĝas al Japanio. Japanlando estas vere nova mondo por Lucien. Li listas la mirindaĵojn ke li malkovras, tiel la facileco por komprenigi sin esperante aŭ la facileco pri ricevi permeson surteriĝi. Japanio estas verda, pura, trankvila, ĉarmoplena. Ĉio estas nova : la kutimo de senŝuiĝo por eniri en la domoj, la hejmaj banujoj...
- En la 3an de aŭgusto, Lucien malfermas la 18a Nacian Kongreson de Esperanto. Li, kiu estis nekonita vojaĝanto, estas nun akceptata tiel heroo de la 1000 delegitoj. Poste, oni renkontigis lin kun japana prostituado. La tiama japana moro rilate al prostituado estas malsama ol la franca moro. La nokto estas neforgesebla, inter feliĉo, honto kaj kolero.
- En la autaŭurbo de Tokyo-Kibosha, en la Kibosha-kulturejo, Lucien ricevas princan akcepton dank’al esperantistoj, kiujn li renkontis en Ĥarbinon. Ĉiuj ĉeestanstoj parolas flue en esperanto.
- En Tokio, la 23an de aŭgusto 1930, li vizitas modernan leprejon, organizata fare de la urbeto. Poste, li amikiĝas kun fraŭlino Inako Ouado, kiu invitis lin jam en Ĥarbino. Lucien estas akceptata bonege en Tokio, Osaka, Kobe, Okajama, Hiroshima, Beppu de multaj malsamaj personoj (edzino de imperiesta kortegano, laboristoj aŭ komunista bonzo).
- La 28an de oktobro, malgraŭ la konsiloj, ke li ne iru al lando meze de anarkio, Lucien decidas ektrairi Ĉinion. La enŝipaĝo en Nagasaki estas ĝislarme emocianta. Post trankvila vojaĝo, li estas en Ŝanhajo. Estas atendata de liaj novaj esperantistaj amikoj, sed ankoraŭ la franca konsula sekretario forte malkonsilas, ke li iru pli fore. Ĉinio en 1930 estas mizerega kaj transformanta mezepokan socion en modernan. Tiu transformo estas akompanata de politikaj konfuzoj. Sed la ĉefa deziro de la plejmulta parto de la popolon estas sole plu vivi.
- Post Nankino, Lucien decidas iri al Hunan, danĝera provinco pro rezistado de Mao Zedong, sed kio estas la vojo plej racia ĝis Kantono kaj Hindoĉinio. Lia kutimo estas respekti ĉiujn homojn, kaj Lucien certas ke tio lin protektos ĉiam. Jes: laboruloj, kampanaroj incitas lin manĝi kun ili. Lia voĵago estas okazo por apologii eksterordinarajn modestulojn : Li salutas la kvalitojn de la ĉinaj riverŝipaj laboruloj.
- Kantonon li eniras la 24an de decembro. Tiutempe Kantono estis grandega vilaĝo. La konsulo tre malbone akceptas Lucien ĉar lia sendanĝera vojaĝo estas suspekta, li malkonsilas lin trairi la landlimon, pli sekura estas enŝipiĝi. (La landlimo inter Ĉinio kaj Hindoĉinio estis tiutempe barita de “Tonkinaj partizanoj”, de Ho Chi Minh. La kantona esperantistoj proponas al Lucien instrui Esperanton en urbaj altlernejoj. Li laboregas por eki lian kurson de Esperanto (bazita sur la Cseh-metodo) : li devas dekomence instrui la nekonatan latinan alfabeton. Tio estas la plej granda okupo dum lia longega restado en Kantono. En la 17an de julio 1931, li foriras Kantonon.
- Antaŭ eniri al Hindoĉinio, Lucien estas naŭzigata, kiam li malkovras la “leĝan privirinan trafikon” de la eŭropaj militistoj : ili edziĝas/aĉetas virinon por difinita tempo, kaj kiam ili revenas al Francio, ili forlasas virinon kaj infanojn.
- Finfine, en la 9an de aŭgusto, Lucien alvenas en Hanojo, kaj en la 24an de aŭgusto, li forlasas Vinh. Lucien vidas mizeregan regionon kun mizerega popolo. Li ekkoleriĝas pro lia lando, ke ne estas kapabla certigi la pluvivon de siaj kolonioj. Jen kial li volas subteni ĉiujn, kiuj luktas por homa emancipiĝo, kaj opinias ke internacia lingvo estas ilo pri tio. Lucien rakontas ke la pretendata civilizanta misio de Francio estas fakte la "franca fambrilo" (pro tio, oficiuloj timas ke vagulo kiel li reduktus tion fam-brilon), kondutante kun la "indiĝenoj" plimalbone ol kun prizonuloj. La imperiistaj metodoj de la protektanta nacio ŝokas Lucien. Hodiaŭ, oni povas facile kompari tiujn metodojn kun faŝismo kaj naziismo.
- En la 22an de septembro 1931, Lucien renkontas doganiston, kiu esprimas liajn zorgojn pri komunistoj: tiu ega homamaso manifestas ankoraŭ pacifisme pri pano, sed la doganisto ricevis la ordon pri perforto puni ilin. Kiam ili interbatalas, la koloniuloj nenion povos fari kontraŭ ili.
- Dum lia irado inter Dalat kaj Sajgon, Lucien rimarkas ke la koloniuloj alportis pli da alkoholejoj kaj tabakejoj ol da dispensarioj kaj lernejoj. Li preferas havi higienan vivon, kun pura akvo, aero kaj suno. Malgraŭ tio, li ekmalsaniĝas en Sajgono kaj devas ĉeesti en urba hospitalo. Li, malestimata por la administracio, estas tre amata por la popolo. Oni organizas adiaŭan ceremonion : post futbala matĉo, oni invitas lin ĉirkaŭrajdi per biciklo la tutan stadionon.
- La sekvaĵo de la vojaĝo estas malpli detalata. Lucien preskaŭ ne plu havas monon, kaj sentas sekvojn de lia malsano. Malgraŭ tio, li vizitas la templojn de Angkor (Kamboĝo), antaŭ elŝipiĝi al Javo.
- En Sumatro, li vizitas la Mepari-monton (aktiva vulkano), kun Nederlandaj esperantistaj gvidoj. Unun jaron antaŭe ĝi viktimigis 18 000 personojn, Lucien emociiĝas aŭdante kamparan knabinon kanti ŝian nostalgion.
- Dum la reveno al Japanio per ŝipo, Lucien haltas rapide en Formozo (malnova nomo de Tajvano), loĝata de japanoj, ĉinoj kaj "indiĝenoj".
- Li foriras de Japanio el Curuga, per ŝipo, la 28an de aprilo 1932, salutante de Fraŭlino Ouada kaj aliaj esperantistoj kiuj flirtigas verdajn flagetojn, kun la ideo ke "Esperanto pruvis al [li] ke la tuthomara fratiĝado [...] estas ebla."
- Li trairas Azion kaj Eŭropon per trajno, kaj fine li eniras Francion kun granda emocio sed li ne plu havas monon por aĉeti manĝaĵon.
- En Parizo, liaj kromgepatroj donas al li sufiĉe da mono por aĉeti novan bicikon kaj reveni en sian naskiĝurbon. Finfine, li alvenas en Lavardak.
[redaktu] Post la vojaĝo
Kelkajn tagojn post lia reiro, grava akcidento trafis Lucien. Postvenis multaj malfeliĉoj kaj li bezonis tempon por kompili kaj publikigi senhelpe siajn notojn.
[redaktu] Hodiaŭ
- La aparato kiun Lucien konstruis kaj uzis pri bicikli sur la reloj de la transsiberia fervojo estas deponita en la muzeo de la aŭtomobila klubo de Vladivostoko.
- Dimanĉe la 23an de Aprilo 2006, en Hanojo, okazis kunveno de hanojaj esperantistoj por celebri la 100an datrevenon de naskiĝtago de Lucien Peraire. Ili laŭtlegis la du leterojn skribitajn de Peraire al la vjetnama esperantistaro, unu en 1972 por subteni ilian lukton por nacia sendependeco, kaj la dua je la 1a de Majo 1975 por gratuli ilin pri la venko kaj restarigo de la paco. En lia unua letero, estis skribita :
-
- "[...]Unue, mi deziras scii ĉu mia vizitado kaj propagando en Hindoĉinio estis fruktodona? Ĉu oni ankoraŭ memoras pri mi?"
- La Vjetnama Esperantistaro respondas :
- "Lucien ne scias, ke ne nur ni memoras pri li, sed ankaŭ ke dank’al lia propagando, la esperanta movado en Vjetnamio de 1932 konis antaŭan puŝon, kaj hodiaŭ ni celebras la centjaran datrevenon de lia naskiĝtago en la Nguyen Van To Kulturdomo, la lulilo de la vjetnama esperanta movado dum la jaroj 1930, ne malproksime de la Lernejo Victor Hugo kie, en 1931 li prelegis pri Esperanto antaŭ 1000 homa ĉeestantaro. Kaj li ne scias ke venontjare en 2007, Hanojo, la unua urbo kiun li vizitis veninte Hindoĉinion, gastigos la Internacian Junularan Kongreson (IJK)."
- En Junio 2005, la franklingva jhurnalo de Kamboĝo rakontis ke franka studento malkovris ke la unua kontakto inter Kamboĝo kaj Esperanto ne okazis en 1979 (oficiala dato de aperado de Esperanto en tiu lando), sed en 1931... kun Lucien.