Luiz da Costa Porto Carreiro Neto
El Vikipedio
Luiz da Costa PORTO CARREIRO Neto (porhtŭ karhejrŭ netŭ), brazilano, d-ro, Inĝeniero, docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio-de-Ĵanejro. Unu el plej grandaj mediumoj de Brazilo, sekvanto de Francisko Valdomiro Lorenz kaj kunulo de Francisco Cândido Xavier. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1895 en Recifo, Pernambuko kaj mortis je la 10-a horo en la 21-a de julio 1964. Du tagoj post sia morto, manifestigis en spiritisma seanco.
Estis direktoro de Kemia Instituto de Politeknika Lernejo de 1937 ĝis 1946. Ĝenerala sekretario de BEL kaj vicprezidanto de BKE, vicĉefdelegito de UEA, Lingva komitatano. Dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio. Delegito de Pernambuko en Spiritisma Nacia Federacia Konsilantaro. Ano de Brazila Societo de Germana Kulturo kaj honora membro de Brazila Instituto de Geografio.
Ĉampiono de ŝako, li estis specialisto en artaj finaĵoj. Publikigis de 1932 ĝis 1934 artikolaron en revuo "Xadrez Brasileiro" (Brazila Ŝako).
Estas vojo en San-Paŭlo kun lia nomo.
[redaktu] Verkoj:
1-Tradukoj:
- La libro de la spiritoj de Allan Kardec;
- La libro de mediumoj de Allan Kardec (kun Ismael Gomes Braga);
- En Ombro kaj en Lumo de spirito Victor Hugo;
- Nia Hejmo de spirito Andreo Ludoviko;
- Ago Kaj Reago de spirito Andreo Ludoviko;
- Paŭlo kaj Stefano de spirito Emmanuel;
2-Psikografioj:
- Ciência Divina (Dia Scienco) de spirito Jaime BRAGA.
3-Vortaro:
Kunredaktis kun Alberto Couto Fernandes kaj Carlos Domingues kompletan Portugala-Esperanto Vortaron publikita en 1936.
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.