Maintal
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Maintal [Majntal] – laŭvorte "Majna valo" – estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio, vere - kiel indikas la nomo - borde de la rivero Majno. Ĝi troviĝas tuj oriente de la regiona centro Frankfurto ĉe Majno kaj tuj okcidente de la urbo Hanau, kiuj ambaŭ facile aŭte atingeblas per la aŭtoŝoseo A 66. Maintal havas 39.000 enloĝantojn, post Hanau estas la dua plej granda urbo de la subdistrikto Main-Kinzig kaj apartenas al la administra distrikto Darmstadt.
La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main. Ĝiaj urbopartoj Bischofsheim, Dörnigheim, Hochstadt (sidejo de la urba administrejo) kaj Wachenbuchen historie estis memstaraj komunumoj.
[redaktu] Partneraj urboj
Luisant, Francio ekde 1973
Moosburg, Aŭstrio ekde 1976
Katerini, Grekio ekde 1995