McDonald's
El Vikipedio
McDonald's (esperante ofte Makdonaldo) estas la plej granda ĉeno de rapidmanĝaj restoracioj en la mondo. Kvankam McDonald's ne inventis la hamburgeron aŭ hastmanĝon, ĝia nomo estas ofte konsiderata sinonima kun ili. Ekde la fondo de la unua restoracio en Usono en 1940, nuntempe pli ol 31000 McDonald's-restoracioj ekzistas tutmonde.
Ĝiaj burgeroj kaj aliaj vendaĵoj estas tre popularaj ĉefe inter infanoj kaj gejunuloj. La entrepreno mem aparte flegas tiun merkaton, ĉar (mis)informitajn adoltojn malpli facile logas ĝia reklamado. Tio grandparte ŝuldiĝas al la abundaj kritikoj kontraŭ la kvalito de ĝiaj burgeroj, ankaŭ en formo de dokumentaj filmoj. Aliaj aldone opinias, ke la disvastiĝo de makdonaldoj kaj similaj burgerejoj kvazaŭ mortigas tipajn, lokajn manĝejojn, nekapablajn konkurenci kun la usona ĉeno.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.mcdonalds.com
- http://www.mcspotlight.org
- http://www.mccollector.blogspot.com
- http://www.nytimes.com/2003/03/03/business/03BURG.html?ex=1047272400&en=5a465b7c664cef9e&ei=5062&partner=GOOGLE
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Kategorioj: Ĝermo | Artikoloj kun aldonaj bildoj | Usono | Folkloro | Sociologio | Kanado | Kuirarto | Manĝaĵoj