Mehdi Aĥavan Sales
El Vikipedio
Mehdi Aĥavan Sales (perse: مهدی اخوان ثالث) estas unu el la plej grandaj poetoj de la persa lingvo en la nuna tempo. Li naskiĝis en 1928 en Maŝhado en Ĥorasan-provinco de Irano, kaj forpasis en 1990 en Tehrano.
Li estas la nura nuntempa poeto, kiun oni entombigis ĉe la maŭzoleo de Ferdoŭsio (940 [?] - 1020 [?]) en Tuso.
Lia pseŭdonimo estas M. Omid, (perse: م. اُمید) signifanta M. Espero.
De 1949 li loĝis en Tehrano. Post faligo de populara registaro de d-ro Mohammad Mosaddeg pere de Usono kaj Britio en 1953, li enprizoniĝis.
Li estas unu el la plej bonaj nuntempaj poetoj, kiuj enkondukis liberan verson en la persan literaturon.
Jen liaj verkoj kronologie:
- 1951: La orgeno (Arganun)
- 1955: Vintro (Zemestan)
- 1959: La fino de Ŝahnameo (Aĥare Ŝahname)
- 1966: Ĉasado (Ŝekar)
- 1970: Aŭtuno en prizono (Paiz dar zendan)
- 1972: Mi vizitis Ŝuŝon (Ŝuŝ ra didam)
- 1976: Oni diras ke Ferdoŭsio (Gujand ke Ferdoŭsi)
- 1977: En la korteto de aŭtuno en prizono (Dar hajate kuĉake paiz dar zendan)
- 1978: Nun, nova printempo (Inak bahari digar)
- 1978: Batalu, ho heroo! (Beĝang ej pahlavan)
- 1979: Iniciatoj kaj estetiko de Nima Juŝiĝ (bedat-ha va badajee Nima Juŝiĝ)
- 1979: Infero, sed malvarma (Duzaĥ, amma sard)
- 1979: La vivo diras: tamen oni devas vivi (Zendegi migujad amma bajad zist)
- 1983: Dediĉo kaj vizito (Bonoj kaj malbonoj) de Nima Juŝiĝ (Ata va lagaje Nima Juŝiĝ)