Tehrano
El Vikipedio
Geografio > Azio > Irano > Tehrano < Urboj
Tehrano (en arabaj literoj, per kiuj la persa skribiĝas: تهران , t.e.: tehrAn), estas ĉefurbo de Irano. Ĝi situas 1220 m super la marnivelo ĉe piedoj de la Montaro Elborz, kies plej alta monto-pinto nomiĝas Damavando kaj altas 5641 metrojn. Tehrano havas multajn industriojn, ekzemple elektrajn ekipaĵojn, teksaĵojn, sukeron, cementon kaj aŭtomobilojn. Modernan metroon havas Tehrano ekde 2001 kaj modernan flughavenon. Ĝi havas ses universitatojn kun aktiva studenta movado, akademiojn kaj muzeojn. Tehrano estas grava centro de komerco pri tapiŝoj.
Enhavo |
[redaktu] Historio:
En la 16-a jarcento Tehrano estas urbeto, sed Tahmasb-Ŝaho konstruis urbomuron en la jaro 1653 kaj fondis bazaron. Ekde 1786 Tehrano estas ĉefurbo de Irano.
[redaktu] Esperanto-Revuo presata en Tehrano
Irana Esperantisto estas kultura sezon-revuo sendependa en Esperanto kaj la persa, kiu presiĝas en Tehrano kaj aboneblas mond-skale. Eble ĝi estas la nura Esperanto-periodaĵo en la mondo, kiun oni povas aĉeti ankaŭ de gazetar-vendejoj (kioskoj) land-skale.
[redaktu] Vidindaĵoj:
- Golestan-Palaco (Kaĥe Golestan)
- Azadi-Monumento, simbolo de Tehrano
- Kronjuveloj
- Irana arkeologia Muzeo (Muzeje Irane Bastan):
- Etnologia Muzeo (Muzeje Mardom-ŝenasi):
- Granda Bazaro de Tehrano (Bazare Bozorge Tehran)
- Moskeo Imamo Ĥomejni (Masĝede Emam Ĥomejni)
- Niavaran-Palaco (Kaĥe Niavaran), krom pahlaviidajn konstruaĵojn, disponas ankaŭ gaĝaridajn.
- Sad-abad-Palaco (Kaĥe Sad-abad)
[redaktu] Ligilo:
- Hejm-paĝo de Sabzandiŝan, t.e. Verdideanoj, aŭ Verdpensuloj aktiva asocio pri/por Esperanto en Tehrano kaj Irano
- Movada inform-centro en la persa pri Esperanto en Tehrano kaj Irano
- Kursoj de Esperanto en Tehrano
- Metroo de Tehrano (angle, germane kaj hispane)