Milio
El Vikipedio
Milio estas unujara herbo el la poacoj (Panicum milliaceum) kun panikle aranĝitaj unufloraj spiketoj, en kiuj evoluas tre malmola brilglata grajno. Ĝi estas malnova grenplanto, ankoraŭ kulturata en Sud-Eŭropo kaj Azio (jam ekde la ŝtonepoko). La grajnoj uzatas por fari panon, kaĉon kaj servas kiel furaĝo por hejmaj birdoj; bazmaterialo por la industrio (sukero, alkoholo, amelo).
La planto originas el Ĉinio, varmoŝatanta, ne pretendemo je agrotipoj. Ĝi havas kurta kultivperiodon, tiel uzatas ne nur kiel ĉefplanto, sed postplanto. Ĝi altas 80-120 cm, la larĝaj folioj longas 20-25 cm. La spiketojn kovras 3 glumoj. La senarista infloresko longas 10-25 cm, panikla. Ĝi estas mem- aŭ fremdpolenada.
Esploroj cele plibonigi ties produktivecon estas plenumitaj de la Internacia instituo de esploroj pri agrikulturaj produktaĵoj en duonsekaj klimatoj (ICRISAT laŭ ties agla siglo)in Andhra Pradesh, Barato. (TTT-ejo de ICRISAT)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.fao.org/docrep/W1808E/w1808e0l.htm
http://www.hort.purdue.edu/newcrop/afcm/millet.html
http://news.bbc.co.uk/2/hi/science/nature/4335160.stm