Poacoj
El Vikipedio
?Poacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Briza maxima
|
||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
Estas 7 subfamilioj: |
La poacoj aŭ veraj herboj (Poaceae, pli frue konataj kiel Graminae) estas unukotiledonaj plantoj (klaso Liliopsida). En la familio estas ĉ. 600 genroj kaj 10 000 specioj. Tiuj plantoj ampleksas ĉ. 20% de la tera vegetaĵo. Tiu planta familio estas la plej grava por la homa ekonomio, vivo, entenas gazonajn kaj furaĝajn herbojn, la ĉefaj grenoj kreskas ĉie en la mondo. La bambuso ofte uziĝas en Azio por konstruado.
La gresoj ĝenerale havas la sekvajn trajtojn:
- tipike kava tigo (nomata kulmo), ŝtopita, dividita ĉe nodoj. (esceptoj: maizo, milio, kiuj havas malkavan tigon)
- moltigaj plantoj, escepte de bambuso, kies tigo ligniĝas
- folioj, ekkreskintaj ĉe nodoj, alterne starantaj duvice’' aŭ malofte spirale, kaj ili havas paralelaj vejnoj.
- La folioj formas sube ingon ĉirkaŭbrakumante la tigon kaj platon kun ĝenerale glatrando; la oreleto (ligule) troviĝas inter la tigo kaj plato.
- Floroj estas malgrandaj, mankas iliaj petaloj, kaj ili grupiĝas en spiketoj aranĝitaj en paniklo, grapolo, spiko aŭ kapo; la floroj estas vento-polenitaj.
- Frukto estas kariopso (ankaŭ nomata grajno).
La agrikulturaj poacoj kulturitaj por produktado de nutraĵoj nomiĝas 'cerealoj. Cerealoj signifas la ĉefan kaloriofontojn por la homaro kiel rizo en Barato kaj la Orienta Azio, maizo en Meksiko, kaj tritiko kaj hordeo en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Herbo, gazono, sukerkano, fragmito fojno, glumo, aristo, paleo, vetivero.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- poaca familio/angle in L. Watson and M.J. Dallwitz (1992 onwards). The families of flowering plants: descriptions, illustrations, identification, information retrieval. http://delta-intkey.com
- L. Watson and M. J. Dallwitz (1992 onwards). The grass genera of the world: descriptions, illustrations, identification, and information retrieval; including synonyms, morphology, anatomy, physiology, phytochemistry, cytology, classification, pathogens, world and local distribution, and references. http://delta-intkey.com