Muntjako
El Vikipedio
?Muntjako | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
Muntjako aŭ munĝako (Muntiacus) estas genro de la cervedoj. Ili havas sveltan, muskolan korpon, longajn kaj maldikajn krurojn, mezlongan, lanuge hararan voston. La fela hararo estas mallonga, glata kaj kompakta, supre flavbruna, ĉekole helbruna. La mentono, gorĝo, ventroposto estas blanka, la ventroantaŭo estas flava. Sur la kruroj, super la nigraj hufoj troviĝas blanka makulo. La bazo de la kornaroj estas tre longa (8-10 cm). Ĝia tuta korpolongo estas 115-126 cm, el kio 15-18 cm estas la vosto. La ŝultroalto estas 65-70 cm.
Estas dek specioj:
- Indian muntjac or Common Muntjac, Muntiacus muntjak
- Reeves's muntjac or Chinese Muntjac, Muntiacus reevesi
- Hairy-fronted muntjac or Black Muntjac, Muntiacus crinifrons
- Fea's muntjac, Muntiacus feae
- Bornean Yellow muntjac, Muntiacus atherodes
- Roosevelt's muntjac, Muntiacus rooseveltorum
- Gongshan muntjac, Muntiacus gongshanensis
- Giant muntjac, Muntiacus vuquangensis
- Truong Son muntjac Muntiacus truongsonensis
- Leaf muntjac Muntiacus putaoensis
Ili vivas en Sumatro, Javo, Borneo, Malaja duoninsulo, kaj Himalajo.