Nacia Parko Yoho
El Vikipedio
Nacia Parko Yoho | |
---|---|
|
|
Situo: | Brita Kolumbio, Kanado |
Plej proksima urbo: | Golden |
Koordinatoj | 50° 24' N, 116° 29' U Mapo |
Areo: | 1.313 km² |
Fondita: | 1886 |
Visitiĝo: | (en ) |
Respondeca instanco: | Parks Canada |
Nacia Parko Yoho lokiĝas en la Kanada Rok-Montaro laŭ la okcidenta deklivo de la Kontinenta Akvodislimo en sudorienta Brita Kolumbio. NP Yoho dividas parklimon ĉe sia suda flanko kun Nacia Parko Kootenay kaj ĉe sia orienta flanko kun Nacia Parko Banff. La vorto "yoho" venas de la kria lingvo kaj esprimas miron.
NP Yoho havas areon de 1.313 km², kaj ĝi estas la plej malgranda de la kvar sinsekvaj naciaj parkoj. NP Yoho, kune kun la Naciaj Parkoj Jasper, Kootenay kaj Banff, kaj tri provincaj parkoj de Brita Kolumbio — Provinca Parko Hamber, Provinca Parko de Monto Assiniboine, kaj Provinca Parko de Monto Robson — konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.
La administrejo kaj centro por vizitantoj de NP Yoho troviĝas en la urbeto Field (Brita Kolumbio), apud la Trans-Kanada Ŝoseo.
Enhavo |
[redaktu] Monda Naturheredaĵo
Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1984, kune kun la aliaj naciaj parkoj kaj provincaj parkoj kiuj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, pro la monto-pejzaĝoj kun montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kavernoj kaj fosilioj ĉi tie troveblaj.
[redaktu] Geologio
La Rivero Kicking Horse, kanada naturheredaĵo, havas siajn fontojn en la glacikampoj Wapta kaj Waputik de la parko. Ĉi tiu rivero kreis Naturan Ponton en solida roko, kiun oni povas trovi 3 km okcidente de Field laŭ la vojo al Smeralda Lago.
La Kanada Rok-Montaro konsistas el sedimenta roko, kun multaj fosilioj. Aparte la skistejo Burgess, kiu troviĝas en Nacia Parko Yoho, havas unu el la plej riĉaj deponejoj de raraj fosilioj de la mondo; la skistejon Burgess trovis en la jaro 1909 Charles Doolittle Walcott.
Ĉielarko super Akvofaloj Takakkaw |
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Akvofaloj Takakkaw
- Ĝemelaj Akvofaloj
- Listo de naciaj parkoj de Kanado
- Listo de Naturheredaĵoj de Unesko en la Amerikoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Park's Canada web site (bilingual)
- Yoho National Park on Bivouac.com
- A Travel Guide for Yoho National Park and Village of Field, BC
Naciaj parkoj: Arbara Bizono • Aulavik • Auyuittuq • Banff • Breton-Kabaj Altaĵoj • Duoninsulo Bruce • Forillon • Fundy • Glaĉera • Golf-Insuloj • Gros Morne • Gwaii Haanas • Insulo Elk • Insuloj de Georgia Golfeto • Insulo de Princo Eduardo • Ivvavik • Jasper • Kejimkujik • Kluane • Kootenay • Kouchibouguac • Lagoj Waterton • La Maurice • Mingana Insularo • Montaro Torngat • Monto Revelstoke • Nahanni • Pacifika Marbordo • Pinto Pelee • Preria • Princo Albert • Pukaswa • Quttinirpaaq • Rajda Monto • Sirmilik • Sankt-Laŭrenca Insularo • Terra Nova • Tuktut • Ukkusiksalik • Vuntut • Wapusk • Yoho |
Parkoj de la Kanada Rok-Montaro | Dinosaŭra PP | Gros Morne | Bizon-Saltejo Head-Smashed-In | Kluane / Wrangell-St. Elias / Glaĉera Golfo / Tatshenshini-Alsek | L'Anse aŭ Meadows | Lunenburg | Miguasha | Nahanni | Kebeko | SGaang Gwaii (Insulo Anthony) | Waterton-Glaĉera Internacia Parko de Paco (kun Usono) | Arbara Bizono