Nacia Parko de la Arbara Bizono
El Vikipedio
Nacia Parko de la Arbara Bizono | |
---|---|
|
|
Situo: | Alberto, Kanado |
Plej proksima urbo: | Fort Smith |
Koordinatoj | 59° 23' N, 112° 59' U Mapo |
Areo: | 44.807 km² |
Fondita: | 1922 |
Visitiĝo: | (en ) |
Respondeca instanco: | Parks Canada |
Nacia Parko de la Arbara Bizono, en la nord-oriento de Alberto kaj la sudo de la Nordokcidentaj Teritorioj, estas la plej granda nacia parko de Kanado. Oni faris ĝin en 1922 por protekti la lastan libere migrantan aron da arbaraj bizonoj, nuntempe taksata je 2000 membroj. Ĝi estas la sola konata nestejo de la amerika gruo.
La alteco de la parko varias de 183 metroj ĉe la Malgranda Rivero Buffalo ĝis 945 metroj en la Montaro Caribou. La ĉefa oficejo de la parka administracio troviĝas en Fort Smith (NOT), kun malpli granda satelita oficejo en Fort Chipewyan (Alberto). La parko estas tre grava geografie; en ĝi estas unu el la plej grandaj freŝakvaj river-deltoj de la mondo - ĝin formas la riveroj Paca, Atabaska, kaj Slavia. La parko estas ankaŭ konata karsta pejzaĝo je la parto en la Nordokcidentaj Teritorioj.
[redaktu] Biologio
En Nacia Parko de la Arbara Bizono vivas bestoj de tre diversaj specioj: alkoj, nigraj ursoj, lupoj, linkoj, kastoroj, ondatroj, leporoj, kanadaj gruoj, bonazioj, kaj elapoj; ĉi-lastaj faras famajn komunajn nestojn en la parko.
En Nacia Parko de la Arbara Bizono estas la sola konata nesta medio por la severe endanĝerigita amerika gruo.
[redaktu] Monda Naturheredaĵo
Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1983 pro la biologia diverseco de la Pac-Atabaska Delto, la plej granda enlanda river-delto, kiel ankaŭ pro la grandaj kvantoj de sovaĝaj bizonoj en la parko.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Listo de naciaj parkoj de Kanado
- Listo de Naturheredaĵoj de Unesko en la Amerikoj
Naciaj parkoj: Arbara Bizono • Aulavik • Auyuittuq • Banff • Breton-Kabaj Altaĵoj • Duoninsulo Bruce • Forillon • Fundy • Glaĉera • Golf-Insuloj • Gros Morne • Gwaii Haanas • Insulo Elk • Insuloj de Georgia Golfeto • Insulo de Princo Eduardo • Ivvavik • Jasper • Kejimkujik • Kluane • Kootenay • Kouchibouguac • Lagoj Waterton • La Maurice • Mingana Insularo • Montaro Torngat • Monto Revelstoke • Nahanni • Pacifika Marbordo • Pinto Pelee • Preria • Princo Albert • Pukaswa • Quttinirpaaq • Rajda Monto • Sirmilik • Sankt-Laŭrenca Insularo • Terra Nova • Tuktut • Ukkusiksalik • Vuntut • Wapusk • Yoho |
Parkoj de la Kanada Rok-Montaro | Dinosaŭra PP | Gros Morne | Bizon-Saltejo Head-Smashed-In | Kluane / Wrangell-St. Elias / Glaĉera Golfo / Tatshenshini-Alsek | L'Anse aŭ Meadows | Lunenburg | Miguasha | Nahanni | Kebeko | SGaang Gwaii (Insulo Anthony) | Waterton-Glaĉera Internacia Parko de Paco (kun Usono) | Arbara Bizono