Niĝero (rivero)
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas pri rivero Niĝero. Ekzistas ankaŭ regno Niĝero.
Niĝero estas rivero en Afriko. Ĝi longas 4.184 km kaj estas la tria plej longa rivero de Afriko, post Nilo kaj Kongo. Ĝia baseno grandas je 1.900.000 km².
Ĝi fontas en la sudo de Gvineo, nur ĉ. 300 km de Atlantiko, sed malproksimiĝas de la oceano nord-orienten ĝis distanco de ĉ. 1.300 km. Fluante tra Malio ĝi atingas Timbuktuon kaj iom poste abrupte turniĝas sud-orienten. En Niĝerlando, kiu estis nomita laŭ ĝi, ĝi preteras urbon Niameo; poste ĝi formas je 150 km la limon inter Niĝerlando kaj Benino. Laste ĝi fluas tra Niĝerio, same nomita laŭ ĝi, kaj tra granda delto fluas en la Gvinean Golfon, parton de Atlantiko.
Niĝero fluas proksimume laŭ la mallongaj flankoj la granda triangulo kun lateroj de 1.500, 1.600 kaj 1.900 km. Ene de tiu triangulo troviĝas Benino, Ganao, Togolando, Burkina Faso kaj Ebur-Bordo kaj partoj de Malio, Niĝerlando kaj Niĝerio.