Norda sulo
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngNorda sulo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Morus bassanus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Vivejo de la norda sulo
|
La norda sulo (Morus bassanus aŭ Sula bassana), estas granda birdo (ĝis 90 cm) de la familio de suledoj kaj genro Morus, diferencas de aliaj suloj pro pli svelta kaj flava kapo.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Nordaj suloj vivas en Norda Atlantiko kaj estas videblaj proksime de marbordo kaj laŭ la usona marbordo ĝis Meksiko okcidente kaj oriente en la Mediteraneo kaj sude ĝis Senegalio, sed tiu disvastiĝo ne estas ĉiama sed dependas de la bredepoko. La nordaj suloj bredas ĉefe en nordaj britiaj insuloj. Ankaŭ en aliaj kolonioj skandinavaj, bretonaj aŭ nordamerikaj. Kiam la ido povas flugi, la gepatroj rapide forflugas suden kie estas riĉaj fiŝaroj apudsaharaj. Ĉefe tie ili vintrumas, sed ankaŭ inter Francio kaj Hispanio, la Mediteraneo kaj usona atlantiko. La plej junaj birdoj estas kiuj flugas pli suden ĝis Senegalio; plenkreskuloj nur ĝis Kabo Jubi.
[redaktu] Aspekto
Temas pri grandaj birdoj kiuj longas je 85-100 cm, kun enverguro inter 165 kaj 180 cm, sed pli ofte 170 cm. Ili pezas ekde 2300 g ĝis 3600 g. Ili estas blankaj kun flugilpintoj nigraj. La beko estas forta, longa kaj brilhelblua kaj same la okuloj cĉirkaŭitaj de nigra zono. Dum bredado la kapo kaj koloj estas klare flavecaj. La kruroj estas brunaj kun bluverdaj strioj. La idoj estas brunaj kun blankaj vizaĝoj, sed makulitaj de blanko dorse kaj flugilpinto kaj vosto pli malhelaj; ili atingas maturecan plumaron je 5a jaro. Dume ili strange aspektas inter ambaŭ tiom malsimilaj plumaroj. Maskloj kaj inoj samaspektas.
[redaktu] Plonĝado kaj flugo
Kiel aliaj birdoj de la familio Suledoj, norda sulo kaptas fiŝojn (sed ankaŭ kalamarojn aŭ forĵetaĵojn) per plonĝado ekde alte (ĝis 45 mj, sed pli ofte de ĉirkaŭ 15 aŭ 20 mj). Kiam ili vidas fiŝarojn (kutime de skombroj) ili ŝvebas cirkle kaj poste plonĝas unue per falditaj flugiloj, sed je la falfino kun flugiloj kunigitaj kun korpo, kiu eniras kiel sago en akvon. Per sia granda beko kaptas eĉ grandajn fiŝojn kaj preskaŭ ĉiam sukcesas, poste ekflugas facile kaj rapidege.
Tiu sukcesa fiŝkapta metodo endanĝerigis la sularon, ĉar fiŝistoj de Norda Maro kutimiĝis kapti aŭ mortigi ilin per terura metodo: nur surmeti fiŝon sur tabuleto, kio duonmerĝita ne videblis por birdoj, kiu ĉiukaze plonĝis fortege kontraŭ la fiŝon, do mortigante sin mem per terura frapo kontraŭ la tabulo. Poste tiun kutimon kaj ovorabadon oni forgesis kaj la speco renombriĝis.
[redaktu] Bredado
La paroj povas funkcii dum kelkaj bredjaroj. Januare kaj februare ili revenas al bredkolonioj. La plej loĝata amerika kolonio estas en insulo Bonaventuro en Kebekio (pli ol 60,000 birdoj), sed la plej bredeja kolonio estas Sankta Kildo, Skotio (pli ol 50.000 paroj). Ili pariĝas per mirindaj ceremonioj kie ili streĉas kolojn kaj kapojn alĉielen, tuŝas ĝentile siajn bekojn, ktp. La ino demetas el marto ĝis junio nur unu ovon (blublankan) sed tio sufiĉas por pligrandigi la specon, se ne okazos denove mortigado aŭ ovorabado, ĉar la birdoj povas vivi ĝis 25 jaroj. La ovo estas tute apud aliaj en tiuj tiom loĝataj kolonioj, do surprizigas la fakto ke la gepatroj facile trovas sian ovon aŭ idon.
Ili konstruas la neston per algoj, plumoj, herbo, tero aŭ rubaĵoj sur klifaj kornicoj. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon dum monato kaj duono, kiel aliaj birdoj de la sama familio per kovrado per siaj membranpiedoj. Kiam la ido jam pezas pli ol la gepatro, ĝi estas forlasita kaj la gepatroj forflugas. La ido (ĉirkaŭ trimonata) saltas maren, naĝas ene de la maro kelkaj kmjn kaj poste povas ekflugi kaj eki fiŝkaptado. Ili estos maturaj por bredado je 4-a aŭ 5-a jaro.
[redaktu] Kutimoj
Ili estas arecaj dum bredado, sed pli solecaj por vintrumado, foje unuope aŭ duope. La idoj kaj junuloj migras pli suden. Do, kiam oni vidas ilin ĉe marbordo dum ŝtormoj ofte temas pri plenkreskuloj. Kiam ili migras ĉirkaŭ septembre kaj poste aŭ vintrumas, flugas linie kaj estas videblaj de marbordo; se ŝtormas, ili alproksimiĝas aŭ eĉ superflugas klifojn. Kutime ili flugas lantece super ondoj per malrapida flugilfrapado, preskaŭ senmova. Ili ripozas surakve rekte kun levita vosto. Surtere ili ne rekte starigas sed iom kuŝe kun brusto pli alta ol vosto.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Fotoj kaj priskribo en la naturleksikono (germane)