Nurenbergo
El Vikipedio
La germana urbo Nurenbergo (germane Nürnberg) estas grava ekonomia kaj kultura centro de Norda Bavario. Ĝi havas 495 mil loĝantojn.
Situo: 49° 26' N, 11° 5' E Mapo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Dum Mezepoko la urbo estis kunvenloko de la Reichstage t.e. la parlamentoj de Sankta Romia Imperio, tio plenumitis en la Nurenberga kastelo.
En modernaj tempoj Nurenbergo estis iuspeca ĉefurbo de la industrio de ludiloj.
Dum naziismo ĝi estis ĉefa loko de amasaj renkontiĝoj, kaj inter la 20-a novembro 1945 kaj la 1-a oktobro 1946 tie sidis la Nurenberga proceso. La urbo estis el inter la plej pitoreskaj mezepokstilaj urboj de Germanio, sed ĝi estis ege bombita dum dua mondmilito, tamen kelkaj vidindaj konstruaĵoj ĉu transvivis, ĉu estis rekonstruitaj poste.
Ĉefa famulo de la urbo estas Albrecht Dürer. En Nurenbergo aperis iumatene la fama kaj mistera Kaspar Hauser.
Enhavo |
[redaktu] Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9-a de junio kaj la 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo 2006, interalie en Nurenbergo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 41.926 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.
[redaktu] Esperanto-movado
En decembro 1888 la ĝis tiam Volapukista Nürnberger Weltsprachenverein decidis aliĝi al Esperanto kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua Esperantista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ Leopold Einstein. En oktobro 1889 aperis tie la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto, eldonita de Christian Schmidt. Ankaŭ la Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto estis presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel.
La 15-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis 8-a de aŭgusto 1923 en Nurenbergo. Estis 4963 enskribintoj (laŭ Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. Samjare okazis tie la 8-a Internacia Katolika Esperanto-Kongreso.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- esperantlingvaj informoj pri la preĝejo "nia sinjorino" en Nurenbergo
- Nurenberga Esperanto-Grupo
- Nurenbergo