Palaĉinko
El Vikipedio
Palaĉinko estas tipa aŭstra patkuko kaj estas tre rapide farebla.
La nomo deriviĝis de la rumana "plăcintă" (< latine "placenta", kuko), pruntedonita al la aŭstra (germana) lingvo tra la hungara. Ĝi estas populara en la antaŭa Aŭstrio-Hungario (nun Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio kaj Kroatio). En slavaj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, slovena, bosna, kroata, serba) ĝi nomiĝas "palačinka", plurale "palačinky" aŭ "palačinke".
Palaĉinkoj tradicie estas farĉitaj kun abrikota marmelado, rulitaj kaj surŝutitaj per iom da pulvorsukero, sed pluraj fruktomarmeladoj, ĉokoladosaŭco, nuksoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj (bananaj tranĉaĵoj ktp), aŭ iu ajn kombinaĵo el ili, estas ofte uzataj.
Palaĉinkoj ankaŭ estas manĝataj nedolĉigitaj, farĉita per fromaĝo, viando aŭ legomoj, aŭ tranĉitaj en strioj kaj bolitaj en buljono kiel Fritata supo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Palaĉinko recepto de aŭstra ĉefkuiristo Bernhard (angle)