Pasporto
El Vikipedio

Pasporto estas la ĉefa formala identigilo de civitano. Kutime ĝi aspektas kiel libreto kaj enhavas plenan nomon de civitano, lian foton kaj alian aldonan informon.
Pasporto estas kutime bezonata por internaciaj vojaĝoj, ĉar oni postulas ĝin ĉe doganejo. Tamen inter multaj landoj ekzistas interkonsentoj pri senpasporta trapaso de limo (kun alia identiga dokumento). Ekzistas tamen landoj, kie oni devas ĉiam kunporti pasporton kun si: ekzemple en Rusia ĉefurbo, Moskvo, policanoj povas postuli pasporton de ajna civitano por kontroli lian identecon; foresto de pasporto povas kaŭzi trihoran areston por ĝustigo de identeco.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Politiko | Socio | Filozofiaj konceptoj | Turismo