Pelé
El Vikipedio
Pelé [pele'] (kromnomo de Edson ARANTES do NASCIMENTO; naskiĝis la 23-an de oktobro 1940 en Três Corações) estas brazila futbalisto.
Li estas konsiderata unu el la plej elstaraj aŭ eĉ la plej elstaraj futbalistoj en la tuta historio, kaj lia nomo estas fama trans la mondo. Nenio mankis en lia repertuaro kiel atakanto.
Li komencis sian junulan karieron en Bauru AC el Bauru, gvidata de elstara emerita ludisto Waldemar de Brito. En 1956 li iris al Santos FC en Santos, kaj restis en tiu teamo dum preskaŭ la tuta kariero. Li eniris en la brazilan nacian teamon nur dek monatojn poste.
Li akiris internacian famon en 1958, kiam li gajnis la Futbalan Mondpokalon en Svedio kun la Brazila nacia teamo. Pelé havis nur 17 jarojn, sed tamen li faris ses golojn dum la pokalo, inkulzive du en la finalo kontraŭ Svedio. Lia unua golo en la finalo estis tre okul-frapa.
Pelé gajnis entute tri mondpokaloj (1958, 1962 kaj 1970), kaj tiu estas rekordo por individua ludisto. Li ankaŭ ludis en la mondpokalo de 1966. Tamen, indas diri ke en 1962 kaj 1966 lia kontribuo estis limigita de vundiĝoj en la unua ludoj. Entute li fairs dek du golojn dum 4 mondpokaloj: ses en 1958, unu en 1962, unu en 1966 kaj kvar en 1970.
Dum lia vivo li faris 1281 golojn dum oficialaj ludoj. En la 19-a de novembro de 1969, je 23h11 en la Stadiono Maracanã en Rio de Janeiro, li faris sian 1000-an golon dum la matĉo CR Vasco da Gama 1 - 2 Santos FC. 65157 homoj spektis la matĉon de la turniro Roberto Gomes Pedrosa, tiama nacia turniro de Brazilo. La golo estis frukto de punŝoto kaj la viktimo estis la golisto Andrada.
Li estis Ministro pri Sportoj de Brazilo de 1995 ĝis 1998.
Francisco Almada varbis lian subtenon al Esperanto. Malgraŭ Pelé ne parolas la lingvon, li publike vorte subtenis ĝin. Pro tio Almada aperigis esperantan tradukon de aŭtobiografio de Pelé, Mi estas Pelé.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.