Pyrénées-Atlantiques
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Akvitanio > Pyrénées-Atlantiques < Francaj departementoj
Pyrénées-Atlantiques (64) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Akvitanio |
Prefektejo : | Pau |
Subprefektejoj : | Bayonne Oloron-Sainte-Marie |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
600 018 loĝantoj 78 loĝantoj/km² |
Areo | 7 645 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 52 |
Komunumoj | 547 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Jean-Jacques Lasserre |
Situo en Francio | |
![]() |
Pyrénées-Atlantiques (esperante Atlantikaj Pireneoj) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Akvitanio. Ĝi etendiĝas sur 7 645 km² ĉe la pirenea montoĉeno, kaj enhavas 600 018 enloĝantojn. La prefektejo (ĉefurbo) estas Pau.
La departemento tute enhavas 547 komunumojn.
Pyrénées-Atlantiques havas landlimojn kun la departementoj Landes, Gers, Hautes-Pyrénées sed ankaŭ kun Hispanio. La departemento havas plie marbordon ĉe la Atlantika Oceano, funde de la Biskaja Golfo.