Kolesterolo
El Vikipedio
Kolesterolo aŭ ĥolesterolo estas grasosimila substanco, lipido, steroido de la familio de la steroloj. Kolesterolo estas uzata kiel konstrumaterialo en la korpoĉeloj de animaloj. Ĝi estas produktata precipe en la hepato. La formulo estas C27H46O.
La nomo devenas de la grekaj chole (hepato) kaj stereos (malmola), ĉar oni malkovris ĝin en galŝtonoj jam dum la 18-a jarcento.
La risko de kardiovaskula malsano estas plialtigita per alta plasma kvanto (hiperkolesterolemio). La esploro de ĉi tiu molekulo estis rekompencita per pli da Nobel-premioj ol iu ajn alia molekulo.
[redaktu] Funkcio
Kolesterolo estas vivonecesa lipido, kio nur okazas en la animala regno. Ĝi estas ĉefa ero de la plasmomembrano, kie ĝi subtenas la stabilecon, kaj kune kun aliaj proteinoj de la ĉelmembrano partoprenas en la im- kaj eksporto de signosubstancoj. La kvanto de kolesterolo en la homa korpo averaĝas 140 gramojn. Ĝi ne estas solvebla en akvo, pro tio pli ol 95 elcentoj de la kolesterolo rezidas enĉele. En la sango ĝi transportiĝas ligite al lipidproteinoj.
Cetere, kolesterolo estas antaŭŝtupo de galaj acidoj kaj steroidhormonoj kiel ekzemple aldosterono, kortisono, testosterono, estradiolo kaj D-vitamino (kalciferolo).
Novaj sciencaj enketoj plue montras ke la korpo uzas kolesterolon por biosintezo de korefikaj glikosidoj. Kion signifon tiaj glikosidoj endogene sintezitaj havas, estas vaste ne konata.
La kolesterolmolekulo estas tre aĝa laŭ la evoluhistorio. Sed la biosintezo de la molekulo funkcias nur ekde kiam la oksigeno troviĝas en la atmosfero. Tial en bakterioj kaj en membranoj de mitokondrioj troviĝas preskaŭ neniom da kolesterolo, sed aliaj struktursimilaj steroloj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Kolesterolo: kial ĉiu devus koni sian kvanton? (france)
Kolesterolo (angle)
Kolesterol, ttt-ejo Sano-AZ (france)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Nutrado | Biokemio | Kemiaj kombinaĵoj | Manĝaĵoj