Skorbuto
El Vikipedio
Skorbuto estas malsano karakterizita per muskola malfortiĝo, sangado de gingivoj aŭ hemaragioj de la haŭto kaj kaŭzata de manko je freŝa nutraĵo enhavante vitaminon C. Hodiaŭ ĝi aperas inter mizeraj cirkonstancoj (milito) post kelkmonata sen C-vitamina nutrado.
Antaŭ la uzo de citronaj likvaĵoj, c-vitaminaj tablojdoj oni manĝis vintre C-vitaminriĉan saŭrkraŭton en la pli nordaj landoj de Eŭropo.