Solanino
El Vikipedio
Solanino estas glukozida alkaloido de solanidino kun sukeroglukozo, galaktozo kaj ramnozo. Kiel alkaloido ĝi kaŭzas ĉe homoj post formanĝo lakson, malbonfarton, duonsvenon,timemon, ŝvitadon, spirmankon, senkonciiĝon kaj spasmojn (tiuj simptompoj estas priskribitaj kelkfoje kiel solanismo).
Ĝi estas ofta en la botanika familio de solanacoj kiel terpomo aŭ tomato. Grandan entenon je solanino havas la frua terpomo kaj la verda parto de tomato. Se la terpomo estas prilumita dum longa tempo, kreskas en ĝi la solanin-enhavo. La solanino ne malkombiniĝas kiel ofta okazas ĉe kombinaĵoj, sed ĝi parte transiras en la bolakvon.