Spamo
El Vikipedio
Spamado, trudmesaĝado aŭ rubmesaĝado estas la misuzo de elektronikaj komunikiloj por amase sendi mesaĝojn (spamojn, trudleterojn aŭ rubleterojn) al homoj, kiuj ne petis ilin. La plej ofta spamo estas sendita per retpoŝto kiel komerca reklamo. Tamen, la termino havas pli larĝan difinon, kaj povas aludi al nekomercaj mesaĝoj kaj mesaĝoj sendataj laŭ aliaj komunikiloj. Oftaj komunikiloj uzataj de spamistoj estas retpoŝto, Usenet novaĵgrupoj, tujmesaĝiloj, ret-serĉiloj, blogoj, faksoj, kaj poŝtelefonaj tekstmesaĝoj.
Enhavo |
[redaktu] Protekto kontraŭ spamo
Por protekti sin kontraŭ aŭtomata registrado de spamistoj ĉe senpagaj retpoŝtaj servoj kaj sinsekve dissendado de spamo, oni uzas diversajn teĥnikojn, ekzemple captcha. En retpoŝtaj programoj oni povas uzi diversajn spamfiltrilojn.
[redaktu] Etimologio de la termino
Originale, SPAM (ĝuste majuskla) estas viando-produkto de la firmao Hormel, kiu estas ankoraŭ nuntempe vendata. Poste, la komedigrupo Monty Python famigas "La Spam-skeĉo"n. En la skeĉo, restoracio servis nur manĝaĵojn de SPAM. Tiam vikingoj estis kantantaj "Spam! Spam! Spam! Spam!..."
Dum la frua 1980-aj jaroj, iuj uzantoj de afiŝejoj (BBS) por konsterni aliajn uzantojn tajpadis "SPAM SPAM SPAM" multe, kiu kaŭzis la informan tekston rulumi for la ekrano.
[redaktu] Spamo en aliaj lingvoj
Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton spam, en franclingva Kebekio, parolante pri spamo, oni uzas la vorton pourriel, kiu estas miksaĵo inter courriel (retletero, kunigo de courrier kaj electronique) kaj poubelle (rubujo). Krome pourri en la franca signifas "putrinta", do pourriel plie elvokas rub-rilatajn aferojn. La kebek-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin. Male, la vorto pourriel ne ankoraŭ estas multe uzata en Francio.
Inspirite laŭ la kebeka modelo, oni povus en Esperanto simile diri rubletero aŭ rubmesaĝo kiel alian vorton por spamo. Tiu nomo signifas, ke tiaj leteroj estas rubaĵoj, kiujn oni kutime emas tuj forviŝi, enrubujigi. Same kiel en la kebeka esprimo, rubletero estas iuspeca miksaĵo inter nia esperanta esprimo retletero kaj rubaĵo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
FAQ-eto pri spamo
Franck ARNAUD: RETPOŜTO: Kia solvo por rubpoŝto? el Monato (2003/11, p. 15)
Paul Peeraerts: INTERRETO: Kiel protekti retadresojn? el Monato (2005/07-08, p. 27)