Star Wars
El Vikipedio
Stelaj Militoj (angle: Star Wars ([sta(r) ŭo(r)z])) estas serio de ses Sciencfantastaj filmoj, realigitaj de la reĝisoro George Lucas, pri politiko kaj militoj en alia galaksio. La filmoj estis popularega malantaŭ la eldonaĵo de la unua filmo en 1977.
La filmoj estas:
- Ep. 1 The Phantom Menace (La Fantoma Minaco, de 1999)
- Ep. 2 Attack of the Clones (Atako de la Klonoj, de 2002)
- Ep. 3 Revenge of the Sith (Venĝo de la Sitoj, de 2005)
- Ep. 4 Star Wars Episode IV: A New Hope (Stelaj Militoj - Nova Espero, 1977)
- Ep. 5 The Empire Strikes Back (La Imperio Kontraŭatakas, 1980)
- Ep. 6 Return of the Jedi (Reveno de la Ĵedio, de 1983)
Enhavo |
[redaktu] Deveno
Komence Stelaj Militoj estis senambicia filmo farita kun la espero rekuperi la investon, Lucas surpriziĝis pro tiom granda sukceso, tri jaroj poste aperis La Imperio Kontraŭbatalas kaj fine (ĉar Lucas ĝin konsideris la fina filmo) la tria parto de la serio Reveno de la Jedi.
Sed post tioma sukceso, kaj kun multaj romanoj kaj komiksoj publikigitaj pri la temo, en 1997, Lucas reeldonis la trilogion kaj komencis la filmadon de la kvara filmo (la unua kronologie), pensante fari novan trilogion kaj konsiderante Stelaj Militoj kiel la kvara filmo de la tuta ses-filma serio.
George Lucas jam deklaris ke li ne volas daŭrigi la serion kun sepa filmo, eble ni devos atendi multe por la fina trilogio (sepa, oka kaj naŭa filmoj) jam ekzistanta bildliterature se alia reĝisoro sekvas la projekton.
La filmoj temas pri batalo inter du sistemoj (Respubliko kaj Imperio), du armeaj ordenoj (Jedi kaj Sith), ekvilibro de Bono kaj Malbono.
[redaktu] Stela Ampleksigo
Post la unua trilogio, la serio ampleksiĝis precipe per romanoj kaj komiksoj
[redaktu] Bildliteraturo
- Star Wars de Marvel Comics (Stelaj Militoj)
- Star Wars Empire (Imperio)
- Star Wars Republic (Respubliko)
[redaktu] Libroj
Dekoj da libroj daŭrigis kaj ampleksigis la serion, multaj el ili apogataj de la entrepreno de Sr. LUCAS LucasFilm.
[redaktu] Komputilludoj
Pluraj, inter ili:
- Star Wars Arcade
- Super Star Wars (Super Nintendo)
- Return of the Jedi (Super Nintendo)
- X-Wing
- Tie Fighter
- Rebel Assault
- Rogue squadron
- Jedi Knight
- Star Wars Battlefront (por PlayStation 2)
- Star Wars Battlefront II (por PlayStation 2 kaj komputilo)
[redaktu] Temo
"Antaŭ multe da tempo, en tre, tre malproksima galaksio..." (kiel multaj rilataj filmoj) okazis batalo inter "Hela flanko de La Forto" de la kavaliroj Jedi kaj tiu "Malhela" de la Sith. Komence la filmoj rakontas kiel Respubliko militas kontraŭ alveno de Imperio, kiel Anakin Skywalker iĝas Jedi, kaj kiel la jam korupta Respubliko malaperas pro alveno de opresiga Galaksia Imperio, kun Palpatine kiel imperiestro helpata de Darth Vader kiuj disigos la ordenon Jedi.
Nur restos kelkaj kavaliroj kiel Obi-Wan Kenobi kaj Yoda kiuj instruos Luke Skywalker (La filo de Anakin) esti Jedi kaj batali kontraŭ Imperio helpante la Ribelanta Alianco.
[redaktu] Lingvo
En tiu ĉi filmserio, ĉiuj estuloj en la universo uzas unu "oficialan" lingvon, kiu nomiĝas Galaksia Baza (Galactic Basic) kaj sonas rimarkinde simile al la angla, kvankam ĝia skribita formo (Aurebesh) estas distingeble malsama. Tiel oni solvis la problemon pri tio, per kiu lingvo parolu la eksterteranoj, kaj la bezonon de universala tradukilo.
[redaktu] Sukceso de la serio
La sukceso de ĉi tiu serio permesis al reĝisoro LUCAS krei sian propran filmproduktantan firmaon (LucasFilm) kaj kelkajn aliajn kiel LucasArts (Komputilluda firmao) aŭ Industrial Light & Magic. Ek de la unua "Stelaj Militoj", LUCAS profitis la sukceson de la filmo por vendi t-ĉemizojn, komiksojn, tasojn, ktp inspiritaj en la figuroj de la serio.
[redaktu] Figuroj de Stelaj Militoj
Kelkaj el ili...
- Anakin Skywalker (Anakin Skajvalker)
- C-3PO (La homeca roboto)
- Chewbacca (Ĉubaka)
- Darth Vader (Dark Vador)
- Han Solo
- Luke Skywalker (Luk Skajvalker)
- Obi-Wan (Ben) Kenobi (Obi-Van Kenobi)
- Padme Amidala (Padme Amidala)
- Imperiestro (Palpatino)
- Princino Leia Organa (Prinicino Leja Organa)
- R2-D2 (Ro Du-Do Du)
- Yoda (Joda)
- Lando Calrissian (Lando Kalrisjan)
- Mace Windu (Mejce Vindu)
[redaktu] Planedoj
Inter ili memoreblas...
- Alderaan [Alderano]
- Coruscant [Koruskanto]
- Naboo [Nabuo]
- Tatooine [Tatuino]
- Mygeeto [Miĝito]
- Mustafar [Mustafaro]
- Utapau [Utapao] aŭ [Utapaŭo]
- Hoth [Hoto]
- Felucia [Feluĉia]
- Dagobah [Dagobaho]
- Kashyyyk [Kaŝiiko]
- Endor [Endor]
- Yavin [Javin]
- Geonosis [Ĝeonoziso] aŭ [Ĝeonisiso]
Vi povas legi la kvazaŭplenan liston de la fikciaj planedoj el la Star Wars universo : [[1]] (angle)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Starwars.com (angle)
TheForce.net (angle)
Starwars-Universe (france)
Star Wars en IMDb (angle)
www.swgalaxy.ru (ruse)
Звёздные войны: кольцо русских сайтов (ruse)