Statuto de UEA
El Vikipedio
La Statuto de UEA estas la baza regularo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estas registrita ĉe notario. Tamen, unuflanke, la pli profunda jura bazo de UEA estas la nederlanda konstitucio kaj la nederlandaj leĝoj, kaj aliflanke, UEA havas ankaŭ aliajn regularojn.
Enhavo |
[redaktu] Jura fundamento
UEA ekzistas laŭ la leĝoj de tiu lando, en kiu ĝi havas sian sidejon. Grava estas tiusence la konstitucio, kiu etabligas la rajton fondi asociojn, kaj detalojn pri tio oni trovas kutime en la ĝenerala leĝokodo civila.
[redaktu] Historio
La unua statuto de UEA, en 1908, ankoraŭ nomiĝis regularo. Novajn regularojn / statutojn UEA ricevis interalie en 1920, 1934, 1948, 1955 kaj 1980.
[redaktu] Regularoj kaj statutoj ĝis 1920
Ĝis la unua mondmilito UEA plurfoje ŝanĝis sian statuton.
[redaktu] Statuto de 1920
Eduard Stettler ellaboris tiun ĉi statuton, kiu forigis kelkan sovaĝan kreskumon de la antaŭmilita periodo kaj enkondukis la dividon inter Komitato kaj Komisiono (Estraro).
[redaktu] Statuto de 1934
La statuton de 1934 ellaboris ĉefe Eduard Stettler, UEA-flanke, kaj Cecil Charles Goldsmith, flanke de la naciaj societoj. Ĝi validis ankaŭ por la Ĝeneva UEA ekde 1936.
Pro la integrigo de la Landaj Asocioj, ili ricevis multe da enfluo. La Komitato konsistis el "Komitatanoj, elektitaj de tiuj Landaj Asocioj kiuj aligis siajn membrojn", "Komitatanoj, elektitaj de la Ĉefdelegitoj kaj Delegitoj, en la ceteraj landoj" (kune po unu Komitatano, por ĉiu kvincento aŭ komencita kvincento da membroj)), kaj "Komitatanoj, elektitaj de la supraj Komitatanoj"(ĝis triono de sia propra nombro; art. 36). La literojn A, B, C la statuto ankoraŭ ne konis, sed la sistemo estis simila.
Laŭ art. 42 ekzistu "Konsilantaro de la Esperanto-movado", kiu dum la UK-oj kunsidas "por esplori la staton de la movado" ktp. Ĝi konsistu el la komitatanoj, direktoroj, redaktoroj, ĉefdelegitoj, honoraj membroj kaj aliaj grupoj. Tamen tiu konsilantaro ne realiĝis.
Unuafoje UEA respondecis pri la Universalaj Kongresoj, kaj unuafoje ili do nun aperas en la statuto (art. 43-46). La preskriboj estas sufiĉe detalaj.
La statuto konas "unu aŭ pluraj Direktoroj kaj Vicdirektoroj", kiu estras la Centran Oficejon (art. 47). Art: 48:
- "Se estas du Direktoroj, tiam unu havas la titolon:
- Direktoro de la Internaj Aferoj, kaj la alia la titolon: Direktoro de la Eksteraj Aferoj.
- La unua funkcias kiel sekretario de la Komitato, la alia kiel sekretario de la Konsilantaro kaj estas ĝenerala sekretatio de la Universalaj Kongresoj."
Internaj aferoj estis i.a. la membroadministrado, la Jarlibro kaj la rilatoj kun la delegitoj; eksteraj i.a. la internacia propagando de la lingvo kaj la okazigo de la Universalaj Kongresoj.
En la praktiko tio ne multe gravis, ĉar UEA havis nur mallonge dum tiu statuto (aprilo-aŭgusto 1934) du direktorojn. Hans Jakob, la "interna" direktoro, demisiis dum la UK 1934.
(Teksto de la statuto: Universala Esperanto-Asocio: Statuto, Ĝenevo 1934.)
[redaktu] Statuto de IEL 1937
Post la fondiĝo de IEL en septembro 1936 daŭris ankoraŭ ĝis antaŭ la kongreso en 1937, ĝis estis prezentita statuto. Ĝi estis ŝanĝita en 1940. Tipa por tiu statuto estis ke nur la Landaj Asocioj sendis reprezentantojn en la Komitaton, ne la individuaj membroj.
IEL enkondukis Ĝeneralan Regularon por detalaj aferoj. Tiun regularon oni povis ŝanĝi pli facile.
[redaktu] Statuto de 1948
Nur en 1948 UEA prezentis la reformitan statuton, kiu fakte estis ŝanĝita jam en 1947 pro la kunfandiĝo. Temas ĉefe pri la IEL-statuto kun modifoj laŭ postuloj de Hans Jakob.
[redaktu] Statuto de 1955
Necesis du ĝeneralaj voĉdonoj ĝis tiu ĉi statuto, ellaborita ĉefe de Ivo Lapenna, estis akceptita.
[redaktu] Statuto de 1980
Aktuale validas la statuto de 1980, kiu ankoraŭ ne estis ŝanĝita. Ĉar estas malfacile ŝanĝi ĝin (nur per tre larĝa voĉdonado), la unua ŝanĝo verŝajne estos la akcepto de nova statuto.
[redaktu] Strukturo
[redaktu] Organoj
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.