Thalys
El Vikipedio

Thalys estas la nomo de reto de rapidtrajnoj kiuj veturas inter Belgio, Francio, Germanio kaj Nederlando. Ankaŭ la trajnoj mem nomiĝas Thalys-trajnoj. La reton kune ekspluatas la naciaj fervojaj kompanioj de la diversaj landoj.
La tarifstrukturo de Thalys similas al tiu de flughaveno: delonge antaŭe aĉetitaj biletoj kun limigoj rilate repago estas malmultekostaj dum malfrue aĉetitaj biletoj malstriktaj kostas relative multe.
Eblas nur ekiri per Thalys de kelkaj ĉefaj stacidomoj: en Nederlando de Amsterdam Centraal, Schiphol, Den Haag HS kaj Rotterdam Centraal, en Belgio de Antwerpen-Berchem (ekde fine de 2006 ankaŭ de la Stacidomo de Antwerpen-Centraal), Bruselo-Suda kaj Liège-Guillemins kaj en Germanio en Akeno kaj Kolonjo.
Dum la somera periodo estas rektaj Thalys-trajnoj inter Amsterdamo kaj Marseille. Tio ĉi estas la plej longa rapidtrajna konekto en la tuta mondo; la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 7 horoj. Vintre ĉiusemajne veturas Thalys-trajno inter Amsterdamo kaj la frandcaj Alpoj. Cetere ĉiusemajne, tra la tuta jaro, ekzistas rekta trajno inter Amsterdamo kaj Marne la Vallee-Chessy, rapidtrajna stacidomo apud Disneyland Resort Paris.
[redaktu] Ekstera ligilo
- Oficiala retpaĝaro (nl - fr - en - de)