Vaporado
El Vikipedio
Vaporado estas la transformiĝo de solidaj aŭ likvaj materialoj al vaporstataj. Se ekzistas kondiĉoj por bobelestiĝo en la likvaĵo, okazas vaporado dum bolado. Oni nomas sublimacio la rektan transformiĝon de molekuloj el solida al aera stato.
Por eki la vaporadon, la solida aŭ likva materialo bezonas varmon por venki la koĥeziajn fortojn inter la molekuloj. La energio por la vaporado egalas al energio, liberiĝante dum kondensiĝo de vaporo al likvo aŭ solido.
La vaporiga energio proporcias kun la koĥeziaj fortoj.