Višegrad
El Vikipedio
Višegrad / Вишегрaд (elp: Viŝegrad) estas urbeto en orienta Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 43° 47' N, 19° 17' E Mapo.
La urbon trafluas la rivero Drina. La Drina-ponto estis konstuita en la osmana tempo kaj eternigita en la romano de Ivo Andrić: La ponto super la Drina.
Višegrad estis fervojstacio ĝis la 1970-aj jaroj. Ĝis tiam trafikis etŝpura fervojo kun vapora lokomotivo sur la vojo Beogrado - Sarajevo. Tiu lokomotivo nun estas vidindaĵo.
[redaktu] Rete
[redaktu] Vidu ankaŭ:
Vyšehrad (Prago, Ĉeĥio)
Visegrád (Hungario)