Vintra milito
El Vikipedio
Vintra milito | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua mondmilito | |||||||||||
![]() Finnaj maŝin-pafilistoj dum la Vintra milito. |
|||||||||||
|
|||||||||||
Flankoj | |||||||||||
Finnlando | Sovetunio | ||||||||||
Komandantoj | |||||||||||
Carl Gustaf Emil Mannerheim | Kliment Voroŝilov, pli poste Semjon Timoŝenko | ||||||||||
Forto | |||||||||||
250,000 viroj 30 tankoj 130 aviadiloj |
1,000,000 viroj 3,000 tankoj 3,800 aviadiloj |
||||||||||
Perdoj | |||||||||||
26,662 mortigitoj 39,886 vunditoj 1,000 militkaptitoj |
126,875 mortigitoj aŭ perditoj 264,908 vunditoj 3,100 militkaptitoj |
||||||||||
{{{notoj}}} |
La Vintra milito (finne Talvisota, svede Vinterkrigen, ruse Зимняя война aŭ Советско-финская война) estis milito inter Sovetunio kaj Finnlando, kiu daŭris de la 30-a de novembro 1939 ĝis la 13-a de marto 1940.
Enhavo |
[redaktu] Kaŭzoj kaj komenco
En la Hitler-Stalin-Pakto de 1939, Finnlando, Estonio kaj Latvio estis alrigardataj kiel landoj apartenantaj al la soveta influzono. En aŭtuno de 1939, Sovetunio postulis de Finnlando ĉirkaŭan teritorion ĉe Leningrado (Karela terkolo) kun la novaj fortikaĵoj de Mannerheim-linio. Tiun teritorion Sovetunio bezonis laŭdire por defendi Leningradon kaj ofertis por tio kiel ŝanĝon parton de Nord-Karelio. Finnlando rifuzis la proponon, la Ruĝa Armeo ekatakis la landon la 30-an de novembro 1939, sed Finnlando je miraklo de la mondo sukcese defendis sin (per armila helpo de la mondo).
La Sovetunio asertis jam 3 tagojn antaŭ la ekatako, ke la finna artilerio atakis ties patrolon. La finna registaro rifuzis, kontestis tion kaj deziris pliajn pritraktojn. La Sovetunio neglektis la pliajn diplomatiajn klopodojn kaj rompis la neagresan pakton? de 1932. Pli poste montriĝis, ke la soveta intenco estis – kun aprobo de Hitler-Stalin-pakto – la tuta okupo de Finnlando kaj Baltiko (por fondi sur la tuta teritorio de Finnlando kaj Karelio Karela-Finnan Sovetan Respublikon kadre de Sovetunio, kiu estis fondita "inercie" en 1940 surbaze de nur Karelio).
La finna armeo estis mobilizita, sed tre malbone ekipita per armiloj. La armeo konsistis el 130.000 homoj (pli poste entute 160.000) kun malnova milita tekniko, nesufiĉa municiaj rezervoj kaj 40 tankoj, kiuj devis kontraŭbatali la sovetian fortosuperecon. La Ruĝa Armeo havis por la atako 23 divizionojn kun 525.000 homoj kaj pli ol 2.000 tankojn, ĉ. 800 flugmaŝinojn kaj la minacan Baltan Floton ĉe la suda marbordo de Finnlando. Samtempe la granda forto de sovetia armeo estis, kiel evidentiĝis, malbone preparita por milito en severaj vintraj kondiĉoj, grava elcentaĵo de pereintaj soldatoj estis frostiĝintoj.
[redaktu] La milito

La finna feldmarŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim sciis, ke ili ne povas longtempe haltigi la Ruĝan Armeon. Lia taktiko estis, kontraŭstari la sovetojn kiom longe eblas kaj tiel akiri eble akcepteblan armisticon.
Post kiam la unuaj atakoj komenciĝis la 30-an de novembro, la finna generalaro faris ĉion por finkonstrui, firmigi la Mannerheim-linion ĉe la Karela markolo. La atakoj en nordo de Finnlando estis maleblaj pro la malvarmego kaj grava neĝofalo. La sovetaj soldatoj ne estis tro sukcesaj en la batalo kontraŭ la finnaj patroloj, kvankam la sovetojn apogis la multaj batalaviadiloj kaj tankoj.
La plej grava malvenko de la Ruĝa Armeo okazis ĉe Suomussalmi. Ĝis fino de decembro, la finnoj pligrandigis siajn trupajn fortojn per 5 aldonaj batalionoj. La finnoj preferis ne la grandajn batalojn, sed uzis la alpikan taktikon (Motti-Taktik), kiam oni realigis ĉiam lertajn ataketojn. Tiu taktiko estis tiel sukcesa kun apliko de brulboteloj (ang. "Molotov-cocktail"), ke oni devigis retiri la sovetajn tankojn. Ĝis la 8-a de januaro de 1940 okazis du gravaj bataloj en la areo, kiuj eniris la historion kiel la Batalo ĉe Suomussalmi. Ĉe tiuj, la soveta armeo estis tute neniigita kaj la postlasita milita materialo riĉigis la finnojn.
La aermilito estis komence kontrolita tute de la sovetoj. La finnoj havis komence de la milito nek bonajn ĉasaviadilojn, nek efikajn kontraŭaviadilajn-pafilojn, tiel la ĉefurbo Helsinki staris antaŭ la bombardado sen defendo. La malmultaj finnaj aerunuoj (150 flugmaŝinoj) faris ĉion por bombardi la rusan apogejojn kiel Murmansk kaj eĉ urbojn kiel Leningrad.
Kiam januare de 1940 pligraviĝis malkonvena vetero en Nord-Eŭropo, la Ruĝa Aerfloto venis en embarason kaj la finnoj kaŭzis gravajn damaĝojn ĉe la sovetaj bombardiloj. Menciinde estas, ke la finnan aertrupojn helpis multaj aviadiloj, kiuj venis el landoj kiel Francio, Sud-Afriko, Italio aŭ Britio.
La sovetoj uzis unuafoje en la historio de Ruĝa Armeo paraŝutistojn en la finna landinterno. Tiuj provoj malsukcesis, la saltantaj soldatoj jam estis pafitaj enaere kaj suferis gravajn perdojn.
Februare la atakantaj fortoj provis denove trabati la Mannerheim-linion, sed la pluraj sovetaj provoj estis malsukcesaj. Kelkajn tagojn poste (13-a de februaro), sekvis la dua ofensivo, kiu estis jam sukcesa kaj la finnaj fortoj devis retiriĝi al Viipuri. Ĝis la 7-a de marto kreskis la perdoj de la defendantoj ĝis 24.000 mortintoj, tiel oni decidis ekkontrakti pri armistico kun Moskvo. La nova rusa komandanto Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko kuntiris grandegan artilerioan forton, kiu detruis la defendajn liniojn per 300.000 grenatoj je tago. La milito finiĝis la 12-an de marto, nelaste pro mismoraliĝo de sovetiaj soldatoj, kiuj nek komprenis la celojn de la milito, nek estis bone preparitaj por ĝi, nek havis senteblajn sukcesojn.
[redaktu] Apogo el eksterlando
Ĉar la sovetia atako estis rigardata ĉie sur la mondo kiel maljusta, Finnlando ricevis nenombreblajn liverojn de armiloj, precipe de flugmaŝinoj (nur Anglio liveris 33 biplanojn el tipo de Gloster Gladiator, 12 Hurricane-ĉasaviadilojn, 17 batalaviadilojn kaj 24 bombardilojn.
La Germana Imperio estis per la Hitler-Stalin-pakto katenita por apogo de Finnlando. La helpo de aliaj landoj, kiuj liveris en germanaj teritorioj (ekz. Italio aŭ Hungario), estis do toleritaj. Krom la flugmaŝinoj, alvenis Finnlanden ankaŭ volontuloj.
[redaktu] Sekvoj
La milito kaŭzis morton de 27.000 finnoj (48 243 laŭ sovetiaj datumoj) [1] kaj ĉ. 127.000 sovetiajn mortintojn [2]. Laŭ la armistica kontrakto, Finnlando devis transdoni Karelion kun urboj Viipuri, Käkisalmi, Sortavala kaj fiŝistan duoninsulon ĉe la norda maro (ĉ. dekono de la tuta teritorio). La sud-okcidenta duoninsulo Hanko estis ludonita kaj tranzitrajtoj en suda Finnlando estis certigitaj por Sovetunio.
En Germanio estiĝis dum la Vintra milito fatala mistaksado pri fortoj de la Ruĝa Armeo, kiun oni rigardis ne plu egalranga malamiko.
Aŭguste de 1940, Germanio kaptis la okazon de Finnlanda alproksimiĝo, kio kondukis al pli striktaj kontaktoj. Tiel Wehrmacht (prononcu [vermaĥt]) ricevis tranzitrajtojn al Nord-Norvegio kaj donis ŝanĝe armilojn al Finnlando. Printempe de 1941, germanaj trupoj certigis la defendon de la norda parto de Finnlando kaj antaŭpreparis la atakon kontraŭ Sovetunio. La finnoj kunmarŝis la militon kontraŭ la Sovetunio por la perditaj teritorioj kaj pliaj partoj de Karelio (tiu nova milito kontraŭ Sovetunio estas en Finnlando nomata Daŭriga milito). La provizore reakiritajn dum la rekomenciĝinta milito teritoriojn kaj eĉ pli (terpeco Petsamo en la nordo) perdis Finnlando fine de la milito.
Sekvoj de Vintra milito estis la jenaj tri aferoj:
- abrupta malaltiĝo de la reputacio de Ruĝa Armeo,
- reorganizo kaj pluraj plibonigoj en Ruĝa Armeo, forigo de Voroŝilov el ties komandado (kelkaj fakuloj opinias, ke sen tiuj rimedoj Ruĝa Armeo estus en la jaro 1941 diserigita kaj Sovetunio estus likvidita fare de nazioj kaj iliaj aliancanoj),
- ĝi sigelis sorton de Norvegio, ĉar ĝi konvinkigis Hitleron pri malkomplezemo de Francio kaj Britio respekti la neŭtralecon de Norvegio kaj do neceseco konkeri Danion kaj Norvegion.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Sveda filmeto pri la milito en formato ASX - vi povas malfermi ĝin ekz. pere de VLC
Kategorioj: Milito | Militoj | Dua mondmilito | Historio de Finnlando | Vintra milito | 1939 | 1940