New Immissions/Updates:
boundless - educate - edutalab - empatico - es-ebooks - es16 - fr16 - fsfiles - hesperian - solidaria - wikipediaforschools
- wikipediaforschoolses - wikipediaforschoolsfr - wikipediaforschoolspt - worldmap -

See also: Liber Liber - Libro Parlato - Liber Musica  - Manuzio -  Liber Liber ISO Files - Alphabetical Order - Multivolume ZIP Complete Archive - PDF Files - OGG Music Files -

PROJECT GUTENBERG HTML: Volume I - Volume II - Volume III - Volume IV - Volume V - Volume VI - Volume VII - Volume VIII - Volume IX

Ascolta ""Volevo solo fare un audiolibro"" su Spreaker.
CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Zeth Höglund - Vikipedio

Zeth Höglund

El Vikipedio

Zeth Höglund en 1953.
Zeth Höglund en 1953.

Carl Zeth "Zäta" Konstantin HÖGLUND (naskiĝinta je la 29-a de aprilo, 1884 - mortinta je la 13-a de aŭgusto, 1956) estis estra sveda komunista politikisto, kontraŭmilitaristo, aŭtoro, ĵurnalisto, kaj urbestro de Stokholmo (1940 - 1950). Höglund dankeblas kiel la fondinto de la Sveda Komunisma movado. Höglund iris al multe da kunsidoj en Bolŝevika Rusio, kaj estis elektita al la prezidanta komitato de la Kominterno en 1922.

Enhavo

[redaktu] Vivhistorio

Zeth Höglund plenkreskis en Gotenburgo en malalta mezklasa familio. Lia patro, Carl Höglund, laboris kiel negocisto de ledo, kaj pli malfrue estiĝis ŝuisto. Zeth estis la plej juna el dek infanoj. Li estis la sola filo, do li havis naŭ pliaĝajn fratinojn.

Liaj gepatroj estis tre religiaj, sed ili ne ŝatis la eklezian hierarĥion kaj la manieron per kiu la pastroj kaj registaroj uzis religion por kontroli la popolon. Zeth Höglund pli malfrue ateistiĝis.

[redaktu] Politika Vekiĝo

Höglund, portante sian studentĉapon, diplomiĝante el gimnazio en 1902.
Höglund, portante sian studentĉapon, diplomiĝante el gimnazio en 1902.

Frue en gimnazio, Höglund ekkonsideris sin socialisto kaj anstataŭ siajn lernolibrojn, li eklegis librojn pri la germanaj socialistoj Karl Marx, Ferdinand Lassalle, Wilhelm Liebknecht, kaj la svedaj socialistoj Axel Danielsson kaj Hjalmar Branting. Li ankaŭ legis je Nietzsche kaj August Strindberg.

Li diplomiĝis gimnazie en 1902 kun averaĝaj notoj. Li baldaŭ akiris internon kun la liberala ĉiutaga Göteborgs Posten kaj dungiĝis per tiu ĵurnalo tiuaŭtune.

Dum la sama aŭtuno, Höglund ekstudis historion, politikan sciencon, kaj literaturon ĉe la Universitato de Gotenburgo. Tie li konatiĝis kun Fredrik Ström, studento kun kvar pli da jaroj ol li, ankaŭ radikala socialisto. Ili evoluigis proksiman amikecon, kiu daŭrus dum la cetero de iliaj vivoj.

Ĉe la demonstracio de Majtago en 1903, Höglund kaj Ström estis invititaj per la socialdemokratia partio paroli pri la postulo por 8-hora labortago. Höglund komencis la prelegon, sekvita per Ström, kiu subite ekagitis por 6-horaj labortagoj, eĉ promseante 4-horaj labortagoj en socialisma estonteco.

[redaktu] En Parizo

Dum la somero de 1903, Höglund kaj Fredrik Ström decidis transloĝiĝi al Parizo. Ili kuriozis pri la hejmlando de la granda Franca Revolucio de 1789, kaj pri la urbo kie iliaj herooj Marat, Danton, kaj Saint Just vivis kaj luktadis.

En Parizo ili ĉeestis kelkajn socialistajn kunsidojn, el kiuj la plej granda estis kiam Jean Jaurès parolis al pli ol 4.000 homoj. Ili provis verki sole kaj sendis politikajn tekstojn hejmen al Svedio kie iuj el ili eldoniĝis en pluraj ĵurnaloj. Unu tagon ĉe la poŝtoficejo, Fredrik Ström malkovris, ke ili estis observataj per la franca policistoj.

La du svedoj mavis malmulte da mono. Ili devis vivi modeste en Parizo kaj ne povis elspezi multe da mono por nutraĵoj. Kiam venis la vintro, ili frostadis kaj malsatadis. Ili esperis restis multe pli longe sed deziris reiri al Svedio. Ili ne havis iom da mono por la alhejma vojaĝo, sed du el la fratinoj de Höglund, Ada kaj Alice, sendis monon kaj ili reiris hejmen por la Kristnasko de 1903.

[redaktu] Kontraŭmilitarismo

Ned med vapnen! - Ne Plu Armiloj! - Fred med Norge! - Paco kun Norvegio!
Ned med vapnen! - Ne Plu Armiloj! - Fred med Norge! - Paco kun Norvegio!

Höglund membriĝis en la Sveda socialdemokratia partio en 1904 kaj estiĝis la estro de la junular-movado de la partio. Li skribis artikolon, kiu nomiĝis Ni Estigu Svedan Socialdemokration la Plej Forta en la Mondo.

En 1905 Höglund forte subtenis la rajton de Norvegio al mem-konstato kaj sendependeco de Svedio. Kiam la sveda burĝaro klarigis, ke ili pretis subigi Norvegion perforte, Höglund skribis la manifeston Ne Plu Armiloj! (Ned med vapnen!) en kiu li deklaris, ke se la svedaj laboristoj estis devigitaj iri militen kontraŭ Norvegio, ili anstataŭ turnus iliajn armilojn kontraŭ la regklaso de Svedio. La milito estis evitita kaj Norvegio sendependiĝis, sed kiel rezulto de sia kontraŭ-milita agitado, Höglund estis kondamnita al ses monatoj en malliberejo, kondamno elfarita inter la mezsomero kaj Kristnasko de 1906.

Dum kondamnata kaj enmalliberejigita per la sveda regklaso kiel danĝera ribelemulo, Höglund salutiĝis per aliuloj. La germana socialisto Karl Liebknecht priskribis je "komarado Zeth Höglund" kiel heroo en sia libro Militarismo kaj Kontraŭmilitarismo. La rusa komunista estro Lenin skribis: "La proksima alianco inter la norvegaj kaj svedaj laboristoj, ilia kompleta, gefrata klassolidareco, gajnis per la rekono de la svedaj laboristoj de la rajto de la norvegoj malfideliĝi. ... La svedaj laboristoj pruvis, ke malgraŭ ĉiuj varioj de burĝa poliso ... ili povos konservi kaj defendi la kompletan egalecon kaj klassolidareco de la laboristoj de ambaŭ nacioj en la lukto kontraŭ ambaŭ la sveda kaj la norvega burĝaro" (La Rajtoj de Nacioj al Mem-Konstato).

En novembro de 1912, Höglund, kune kun siaj svedaj kamaradoj Hjalmar Branting kaj Ture Nerman, ĉeestis la specialan krizkunveno de la Socialista Internacio, kiu estis vokita al Bazelo, Svislando, pro la komenciĝo de la Balkanaj Militoj. Ĉe la kongreso, la estroj de la eŭropaj socialistaj partioj konsentis kunstari internacie por preventi iujn estontajn militojn.

Kune kun Fredrik Ström kaj Hannes Sköld, Höglund verkis kontraŭmilitisman manifeston Det befästa fattighuset (La fortresta malriĉulejo) en kiu ili priskribis kaj kritikis Svedion kiel armita fortreso kaj samtempe kiel malriĉulejo, kie la homoj estis mizeraj kaj la estroj elspezis ĉiujn rimendojn por militismo. Ne unu krono, ne unu oraĵeto, al militismo! estis la devizo de la manifesto. La burĝaraj politikistoj kaj amaskomunikiloj malamis ĝin.

[redaktu] La Unua Mondmilito kaj Zimmerwald

En 1914, Höglund akiris seĝon en la malalta domo de la Riksdag. Tie li agitadis por socialismo, kontraŭ kapitalismo, milito, kaj la sveda monarĥio. La prelegoj de Höglund estis tiom revoluciema, ke ili eĉ provokis je Hjalmar Branting, kvankam multe da junaj socialistoj ekvidis je Höglund kiel ilia vera estro.

En 1914, kiam la Unua Mondmilito komenciĝis, Höglund kune kun Ture Nerman reprezentis la Sved-Norvegajn membrojn ĉe la Kongreso Zimmerwald, la internacia socialistla kontraŭ-milita movado, kiu kunvenis en la eta svisa vilaĝo de Zimmerwald. Tie la juna sveda socialisto konatiĝis kun Lenin, Grigorij Zinovjev, Karl Radek, kaj Lev Trockij. Höglund kaj Nerman sentiĝis tre proksime al la rusaj bolŝevikoj.

Denove en Berno, post la kongreso en Zimmerwald, Höglund trinkis bieron kun Lenin en loka trinkejo. Lenin demandis al Höglund se la Sveda Socialista Junulara Organizo eble povus donaci iom da multe-bezonita mono al la bolŝevikoj. Höglund ofertis al Lenin iom da mono, kaj kvankam ne estis multe, Lenin ege ĝojis kaj dankis. Höglund realizis poste, ke eble estis pli pri politika fido aŭ pri mono.

Eĉ ke Svedio ne partoprenis la militon, la kontraŭmilita propagando de Höglund estis sufiĉe por denove sendi lin al malliberejo pro "perfido de la Reĝlando." Kiam Höglund estis en la malliberejo ĉe Långholmen en Stokholmo, sia edzino naskis ilian duan filinon.

En aprilo, 1917, Lenin kaj aliaj komunistoj trapasis Stokholmon el la ekzilo en Svislando, survoje reirante al Rusio post la Februara Revolucio. Lenin, kiu estis salutita en Svedio per Otto Grimlund, Ture Nerman, Fredrik Ström kaj Carl Lindhagen, volis iri al kaj viziti je Höglund en malliberejo. Aranĝoj fariĝis, sed pro aliaj renkontiĝoj malfruis kaj la bolŝevikoj provantis rapide reiri al Rusio, la vizito de Lenin al Långholmen devis esti nuligita. Tamen, la bolŝevikestro sendis telegramon al Höglund, dezirante al li forton kaj esperante revidi vin baldaŭ, subskribite per Lenin kaj Ström.

Zeth Höglund, malliberulo numero 172, ellasiĝis el Långholmen je la 6-a de majo, 1917 post pli ol 13 monatoj en malliberejo. Li estis salutita per siaj kamaradoj, familio, kaj kelkaj miloj da laboristoj, kiuj estis kunvenintaj ekstere de la malliberejo. Je la sama tago de lia ellaso, Höglund prelegis en parko en Stokholmo, amasigante milojn da homoj por aŭdi lin priparoli pacon, socialismon, kaj revolucion.

El Rusio venis telegramo: "Je la tago de via ellaso el malliberejo, la C.C. de la R.S.D.L.P. saltus vian personon kiel forta luktanto kontraŭ la imperialisma milito kaj plenkora subtenanto de la Tria Internacio" subskribite per Lenin kaj Zinovjev.

Zeth Höglund, parolante al la laboristoj en Stokholmo je la sama tago de sia ellaso el malliberejo.
Zeth Höglund, parolante al la laboristoj en Stokholmo je la sama tago de sia ellaso el malliberejo.

[redaktu] La Naskiĝo de la Sveda Komunisma Movado

Höglund estis radikala, revoluciema socialisto kaj estis la ĉefa estro de la Maldekstra Kontraustaro en la Socialdemokratia partio, kontraŭ la reformema politiko de la partiestro Hjalmar Branting. En 1917, Höglund kaj la dekstra flanko estis forpelita el la partio, sed ili reengrupiĝis kiel la Sveda Socialdemokratia Maldekstra Partio, kiu subtenis la bolŝevikojn en Rusio kaj laboris por la celo de komunisma revolucio en Svedio. Tiu ĉi nova partio baldaŭ estiĝis la (origina) Komunisma Partio de Svedio (SKP).

En 1916, la maldekstraj socialistoj lanĉis ilian propran ĵurnalon, Politiken, en kiu ili skribis kaj eldonis multe da tekstoj de Lenin, Zinoviev, Buĥarin, kaj Karl Radek. Ambaŭ Radek kaj Buĥarin, kiu pasis multe da tempo en la neŭtrala Svedio dum la Mondmilito, havis grandan influon sur la evoluo de la Sveda Socialista Maldekstro.

En decembro, 1917, Höglund kaj Karl Kilbom vojaĝis al Petrogrado por viziti la bolŝevikojn kaj montri ilian subtenon de la revolucio. Je la tago de ilia alveno, Höglund estis invitita viziti je Lenin en la Smolnij. Lenin estis en bonega humoro. La svedaj komunistoj estis unu el la unuaj internaciaj grupoj viziti Sovetan Rusion, kaj ne post la Tago antaŭ Novjaro, la sveda delegacio estis enirita per Otto Grimlund kaj Carl Lindhagen.

Novjaro 1917/1918 en Petrogrado. Carl Lindhagen, Helene Lurie, nekonata maristo, Zeth Höglund, Aleksandra Kollontaj, nekonata soldato.
Novjaro 1917/1918 en Petrogrado. Carl Lindhagen, Helene Lurie, nekonata maristo, Zeth Höglund, Aleksandra Kollontaj, nekonata soldato.

Höglund kaj Lindhagen estis invititaj paroli al spektantaro da 10.000 homoj en Petrogrado. La Bolŝevikino Aleksandra Kollontaj, kiu pasis multe da tempo en Skandinavio kaj estiĝis proksima amikino de la svedaj maldekstraj socialistoj, tradukis la prelegojn de Lindhagen kaj Höglund el la sveda en la rusan.

Höglund restis ĝis la printempo de 1918 en Soveta Rusio. Li vojaĝis ĉirkaŭ la lando kaj laboris proksime kun bolŝevikestroj. Li estis eĉ ofertita estiĝi honora kaporalo en la Ruĝa Armeo, sed li malakceptis. (La posteno estis tiam ofertita al la norvega komunisto Olav Scheflo.) Höglund verkis longajn tekstojn por Politiken kaj sukcesis gardi grandan influon sur la komunisma movado en Svedio kaj eksterlande.

Reirante al Svedio, Höglund ankaŭ vizitis la Ruĝulojn en Suomio, lando kiu tiuepoke suferis pro la Suoma Enlanda Milito, kiu baldaŭ finiĝis je Blanka venko.

[redaktu] Kominterno

En marto, 1919, la fondo de la Internacio (Kominterno) okazis en Rusio, kaj Otto Grimlund reprezentis la Svedan Socialistan Maldekstron. Zeth Höglund laboris dure konvinki siajn kamaradojn, ke la sveda partio enmembriĝu en la Kominternon.

Dum la dua kongreso de la Kominterno, kiu okazis en Rusio dum la somero de 1920, Zinoviev parolis: "Malfeliĉe Kamarado Höglund kaj aliuloj, kiuj partoprenis kun ni la fondon de la Komunista Internacio ne estas ĉi tie." Anstataŭ, Kata Dalström reprezentis la svedaj komunistoj tie.

Sed en la somero de 1921, Zeth Höglund, kune kun Fredrik Ström kaj Hinke Bergegren reprezentis Svedion en la tria kongreso de la Kominterno, kiu okazis en Moskvo, kaj Höglund laboris duri devigi la svedan partion akcepti la Dudek-unu Kondiĉoj por membreco en la Kominterno, inkluzivante je ŝanĝo de la nomo de la Socialdemokratia Maldekstra Partio de Svedio al la Sveda Komunista Partio. Iuj el la partianoj kiuj ne konsentis pri tiuj 21 tezoj forlasis la partion, dum aliuloj inkluzive de Carl Lindhagen, estis forpelitaj.

Höglund estis elektita al la Kominterna Prezidanta Komitato en 1922. Tamen, en 1924, pro malkonsento pri la evoluo de la kominternaj polisoj, pensante ke estis tro rekta kontrolo de Moskvo, Höglund disiĝis el la Sveda Komunista Partio kaj fondis sian propran Komunistan Partion. En 1926, li remembriĝis en la Sveda Socialdemokratia Partio, kie li estis parto de la radikala maldekstro. Li ankoraŭ konsideris sin komunisto ĝis la morttago en 1956, ĉiam defendante la originajn ideojn de Lenin kaj Trockij, sed kritike kontraŭstarante Stalinismon.

Höglund estis la Urbestro de Stokholmo inter 1940 kaj 1950.

Höglund havis straton nomitan pro li en Leningrado, sed post la leviĝo de Stalinismo la stratnomo estis ŝanĝita.

[redaktu] Verkaro

  • Zeth Höglund estis la aŭtoro de duvoluma biografio pri Hjalmar Branting.
  • Lia propra aŭtobiografio nomiĝas Minnen i fackelsken (Memoroj en Torĉlumo) kaj estas en tri volumoj: Parto 1, Tagoj de Gloro, 1900-1911, Parto 2: De Branting ĝis Lenin, 1912 - 1916, kaj Parto 3, La Revoluciaj Jaroj, 1917 - 1921. (Sed laŭ la rusa-sveda historiisto, Aleksander Kan, Zeth Höglund estis tre modesta kiam li skribis pri sia rolo en la fondo kaj historio de la frua Sveda Komunista Movado.)
  • La filino de Zeth, Gunhild Höglund, verkis la kvaran volumon en la serio Memoroj en Torĉlumo, nomita Moskvo, tien kaj reen eldonita en 1960.

[redaktu] Referenco

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 21-a de februaro, 2007.

Static Wikipedia (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu