AC/DC
El Vikipedio
AC/DC estas aŭstralia ŝtonroka grupo, unu el la plej konataj rok-muzikaj grupoj entute. La grupo estiĝis en Sidnejo en decembro de 1973. Dum la tempo de ilia ekzistado oni vendis proksimume 100 milionojn da kopioj de iliaj diskoj.
La grupon AC/DC fondis fratoj Angus Young kaj Malcolm Young komune kun kantisto Dave Evans, basgitaristo Larry Van Knedt kaj tamburisto Colin Burgess kaj ilia unua prezentiĝo estis la 31-an de decembro 1973.