Afrodito (diino)
El Vikipedio

Afrodito (helene Ἀφροδίτη), la ora diino de ĝermado, beleco, amo, kaj deziro, estas la filino de Zeŭso kaj Diono. Laŭ Heziodo, la nomo Afrodite venas de la greka vorto ἀφρός (afros) – ŝaŭmo, kaj Afrodito naskiĝis jam matura de la maro de la generaj organoj de Urano. La mito diras ke kiam Krono fortranĉis la testikojn de Urano, lia sango kaj spermo falis en la maron kaj miksiĝinte kun la marŝaŭmo naskis la diinon. La afrodiziaj festivaloj estis tre popularaj en Ateno kaj Korinto.
Platono, kiu verkis pri ideala amo (platona amo), en sia verko "La Bankedo", kuniĝis ambaŭ versiojn kaj diris ke ekzistis du malsamaj diinoj nomataj Afrodito: Afrodite Urania. (ĉiela Afrodito), la diino de la ideala amo kaj Afrodite Porne, vulgara Afrodito, diino de la volupto, kiu protektis la amoristinojn. En la 19-a jarcento samseksemuloj, ĉefe en Germanio, fondis revuon "Urania", el la epiteto de Afrodite Urania, por defendi samseksemulojn, sekve oni nomis "uranismo" viran samseksemon en multaj verkoj.
Kiel Afrodite Benetrix, ŝi protektis geedzecon kaj legitimajn gefilojn. En Romio, tiu estis la ĉefa funkcio de la "romia" Afrodito –Venuso–, kiel oni povas legi en la De Rerum Natura de Lukrecio aŭ en Eneida de Virgilio.
La mirto estis la arbo de Afrodito, kaj la kolombo, la cigno, kaj la pasero estis ŝiaj birdoj.
Enhavo |
[redaktu] Legendoj pri Afrodito
Afrodito estis tre bela. Iam Pariso devis elekti konkurse la plej belan el la tri diinoj: Afrodito, Hera kaj Atena. Li elektis Afroditon, kiu rekompensis lin per la amo de Helena de Trojo.
Afrodito travivis multajn amajn (pli ĝuste amorajn) adultajn aventurojn, kun diversaj dioj, sed ankaŭ kun simplaj viroj, el kelkaj ŝi fariĝis patrino; Dejmoso (teruro), Foboso (timo), Harmonia, kaj Eroso, la juna dio de amo, estis ŝiaj gefiloj.
[redaktu] Afrodito en arto
Pro ŝia beleco, ŝi iĝis la temo de multnombraj statuoj (i.a. unu el la plej fama "belpuga Afrodito") kaj pentraĵoj, ĉefe dum renesanco.