Organika kemio
El Vikipedio
Organika kemio estas branĉo de kemia scienco, kiu okupiĝas pri la organikaj kombinaĵoj, kiuj enhavas karbonon.
La organika kemio ne okupiĝas pri la karbon-monoksido, karbon-dioksido, karbonata acido, karbonatoj kaj karbidoj, aŭ pri la diversaj formoj de la karbono (grafito, diamanto, fulereno); tiuj ĉi temoj apartenas al neorganika kemio. Organika kemio temas pri la studado de molekulo, kiuj enhavas ĉefe karbonon, [hidrogenon]] kaj ofte aliajn elemento kiel oksigeno, nitrogeno, halogenoj, sulfuro kaj aliaj. Originale la fako temis pri la studado de la kemio de vivo procezoj, sed nun pligrandiĝas kiel scienca fako. Pri la studado de la kemio de vivo okupiĝas biokemio.
Kontraste al neorganika kemio, kombinaĵojn organikajn oni ne povas priskribi simple per la kvanto da atomoj de ĉiu elemento en la kombinaĵo. Oni devas ankaŭ priskribi la aranĝadon de la atomoj: tio estas, kiu atomo estas ligita al alia kaj kiel. Plej ofte, speciale por pli komplikaj molekuloj, oni simple montras la strukturan formulon anstataŭ uzi nomon; tamen ekzistas ankaŭ ebleco nomi ĉiun molekulon laŭ la reguloj de IUPAC.
Organikaj molekuloj estas dividitaj laŭ la funkcia grupo, kiujn ili enhavas, kaj laŭ la speco de ĉeno - ĉu cikla aŭ alifata (necikla):
- Hidrokarbonoj (termino laŭ NPIV): alkanoj, alkenoj, alkinoj, aromataj (kun aromata, cikla strukturo kiel tiu de benzeno).
- Oksigenenhavaj: alkoholoj, eteroj, aldehidoj, ketonoj, karboksilaj acidoj (=karbonacidoj), esteroj, karbonhidratoj (ekz. sukeroj).
- Nitrogenenhavaj: amidoj, aminoj, aminacidoj, nitriloj (=organikaj cianidoj) kaj tiel plu.
- Aliaj, inkluzive kombinaĵojn kun fosforo, halogeno kaj tiel plu.
Imatinib, kontraŭkancera medikamento kiu enhavas grupojn aromatajn, aminajn kaj amidajn. Jen la metilsulfonata salo