Biomaso
El Vikipedio
Biomaso estas pesita kvanto da vivanta materio (do da vivantaj estaĵoj, ĉu vegetalaj, ĉu animalaj) en koncernita areo. Ĝi estas grava bazo de studo de la ekologia funkciado de biocenozo.
Ekzemple, unu hektaro da eŭropec-klimata grundo ekologie sana entenas proksimume:
- 1000 ĝis 7000 kilogramojn da bakterio
- 100 ĝis 1000 kg da fungoj
- 10 ĝis 30 kg da algo
- 5 ĝis 10 kg da protozooj
- 1000 kg da artropodoj
- 350 ĝis 1000 kg da tervermoj (lumbrikoj)
ktp.