Bosono
El Vikipedio
En fiziko bosono estas partiklo kun entjera spino.
La bosonoj estis nomitaj laŭ la sciencisto Satyendra Nath Bose.
Striktasence ekzistas kvar elementaj bosonoj, kiuj estas perantoj de la kvar elementaj fortoj:
- fotono (elektromagneta forto)
- bosonoj W kaj Z por la malforta nuklea forto
- gluono por la forta nuklea forto
- (hipoteza) gravitono por la gravito
Vastasence al la bosonoj apartenas ankaŭ la mezonoj, ĉiuj nukleoj kun para nombro da nukleonoj kaj la plej multaj atomoj kaj molekuloj.
Male al la fermionoj, por bosonoj ne validas la ekskluziveca principo de Pauli. Tial du aŭ pluraj bosonoj povas samtempe esti en identa stato. Tio ebligas la fenomenojn de superkonduktado kaj superfluideco.
Bosono estas portanto de fortoj aŭ kampoj de interagado; ekzemple, la fotono estas bosono kiu portas la elktromagnetan forton. Bosonoj ne obeas leĝon de konserviĝo, ekzemple fotono: bilionoj da fotonoj estas kreataj kiam oni ekŝaltas elektran lampon, kaj malaperas kiam ili estas sorbitaj far atomoj. Bosonoj obeas statistikan leĝon nomata "Statistikon de Bose-Einstein".
ĈEFAJ BOSONOJ :
Kampo de Interagado |
Bosono | Maso | Spino |
Gravita | Gravitono (hipoteza) | 0 | 2 |
Malforta | W+, W- | 80.425 ±0.038 GeV/c2 | 1 |
Z | 91.1876 ±0.0021 GeV/c2 | ||
Elektromagneta | Fotono | 0 | 1 |
Forta | Gluono | 0 | 1 |
Higgs-a | Higss-a bosono (hipoteza) | > 79.3 GeV/c2 | 0 |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Identaj partikloj
- Listo de partikloj