Chambéry
El Vikipedio
Chambéry urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Savoie (prefektejo) |
||||
Arondismento | Chambéry (ĉefurbo) |
||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Louis Besson 2001-2007 |
||||
Areo | 20,99 km² | ||||
Alto super maro | 270 m (de 245 m al 560 m) |
||||
Loĝantoj | 55 786 1999 |
||||
Loĝdenso | 2 958 loĝ./km² | ||||
Interkomunumreto | Chambéry Métropole | ||||
Ĝemelurboj | Torino (Italio) Albstadt (Germanio) Ŭahiguja (Burkina Faso) |
||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 73000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 73065 |
Chambéry [ŝāberi] (kelkfoje esperantigita kiel Ĉamberio) estas franca komunumo, administra centro de la franca departemento Savoie, en la regiono Rodano-Alpoj.
La urbo havas partnerecojn kun Torino en Italio, Albstadt en Germanio kaj Ŭahiguja en Burkina Faso.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Ĉamberio situas en ebenaĵo ĉirkaŭpremata inter la masivo de Bauges norde (dominata de la pinto du Nivolet), la masivo de Chartreuse sude (dominata per la altaĵo de Granier), la masivo de Chat okcidente.
[redaktu] Etimologio
La romianoj nomis Lemencum la ĉevalŝangejon situantan en la kuranta kvartalo Lémenc en Ĉamberio. Dum la mezepoko la urba nomo ŝanĝiĝis, kiam la duka kastelo estis konstruata. Laŭ la jaroj, la nomo evoluis:
- 1016: Camefriacum
- 1029: Camberiaco
- 1036: Cambariacum
- 1044: Cambariaco
- ĉirkaŭ 1100: Chambariaco
- 1233: Chamberium
- 1603: Chamberi
La nuna nomo elvenis el gaŭla camboritos, "travadejo en kurbaĵo", el cambo-, "kurbo, kurbaĵo", el hindo-eŭropa radiko *kam-p-, "kurbi", kaj ritu-, "travadejo".
La malnovaj nomoj indikas plivole ejo-nomon el gaŭlo-romiana deveno. Cambariacum, formata kun la sufikso -acum el nomo Cambarius aŭ Cammarius: kampo de Cammarius. Tiu nomo devenis aŭ el latina cammarus aŭ cambarus, "kankro" tra la arpitano chambero (laŭ la abato Adolphe GROS), aŭ el nomo de profesio cambarius, "bierfaristo", el gaŭla camba, "bierfara forno".
[redaktu] Historio
- Fondita de Romianoj kiel Lemencum ĉe vojo el Liono al Milano;
- 15-a de marzo 1232: aĉetata de grafo Tomaso la 1-a de Savojo el grafo Berlion;
- 1295: farata ĉefurbon de Savojo de grafo Amedeo la 4-a de Savojo;
- 1563: perdis ĉefurban statuton al Torino;
- De 1792 al 1815: ĉefurbo de departemento Blanka Monto, dum la unua anekso de Savojo al Francio;
- De 1860: ĉefurbo de departemento Savojo, post la finofara anekso al Francio;
- 26-a de majo 1944: aviada bombardego de stacidoma kvartalo, kiu mortigis 200 homojn;
- 1961: kunuiĝis kun du samlimaj komunumoj, Bissy kaj Chambéry-le-Vieux.
[redaktu] Esperanto
En Chambéry okazis la 46-a Esperanto-Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, de la 14-a ĝis la 18-a de aprilo 2001 p.K.