Daŭgavo
El Vikipedio

La rivero Daŭgavo (latve Daugava; belaruse Дзьвiна, Dzvina; ruse Западная Двина, Zapadnaja Dvina, germane Düna) estas grava rivero de orienta Eŭropo, kiu longas 1.020 kilometrojn kaj enfluas la Golfon de Rigo, do la Baltan Maron.
La rusa nomo "Zapadnaja Dvina" laŭvorte signifas "Okcidenta Dvino", kontraste al la Norda Dvino.
[redaktu] Vojo
La rivero fontas en Rusio proksime de la fontoloko de la rivero Volgo. Post mallonga vojo ĝi trafluas la lagon Dvinjec. Poste ĝi tuŝas la urbon Vicebsk kaj laŭ la Belarusa Altaĵo fluas okcidenten tra la norda Belarusio. Poste ĝi atingas la sudorientan parton de Latvio, trafluas la urbon Daugavpils ("Daŭgava kastelo") kaj poste survojas al la Golfo de Rigo, kie ĝi en la urboparto Daugavgrīva de Rigo enfluas la Baltan Maron.
Je plej granda parto de sia longeco la rivero estas ŝipe veturebla.
[redaktu] Dimensioj
- kompleta longeco: 1.020 km
- longeco sur teritorio de Latvio: 357 km
- diferenco de alteco: 221 m (0.28 m/km)
[redaktu] Urboj trafluataj
Inter alie la sekvaj urboj troviĝas borde de la rivero:
- Vicebsk
- Polack
- Daugavpils
- Rigo (Rīga)