Diakrita signo
El Vikipedio
Diakrita signo aŭ kromsigno estas tipografia marko, kiu distingas diversajn literojn kun sama baza formo.
Enhavo |
[redaktu] Priskribo
[redaktu] Formo
Latinidaj skriboj enhavas precipe:
- supersignojn – ekzemple la hispana ñ
- subsignojn – ekzemple la franca kaj portugala ç
- trasignojn – ekzemple la pola ł.
Eblas kombino de litero kun pluraj diakritaj signoj, ekzemple la anglosaksa ǻ.
La esperanta skribo uzas du kromsignojn: la ĉapelon aŭ tegmenton, super c, g, h, j, s, kaj La hoketon, super u, ambaŭ estas supersignoj.
[redaktu] Aboca ordigo
Literoj modifitaj per kromsigno kelkfoje estas nomataj diakritaj literoj. Diversaj lingvoj havas diversajn sintenojn al ili: kelkaj konsideras ilin apartaj literoj, kun propraj rangoj en la aboco; aliaj ĉe enalfabetigo de vortoj konsideras ilin nur, se ili diferencigas du vortojn. Fine, kelkaj lingvoj, kiel la portugala, tute ne konsideras ilin en enalfabetigo.
[redaktu] Funkcioj
Eĉ se pluraj lingvoj uzas samaspektajn aŭ eĉ identajn kromsignojn, ties funkcio kaj uzo povas forte diferenci. Kutime oni celas per kromsignoj pli laŭ-fonetikan skribon kaj faciligon de elparolo. Ekzemple la baza latina alfabeto ne havas literon por la pola ł aŭ la turka ğ; do tiuj lingvoj uzas diakritan markilon. Alia funkcio estas laŭ certaj reguloj modifi la fonetikan valoron de literoj; tiucele la vjetnama lingvo indikas tonojn per kromsignoj.
[redaktu] Kromsignoj en latinidaj skriboj
Laŭ la lingvo, sama kromsigno markas akcenton, tonon, vokallongon aŭ ion alian. tial estas bone rezervi formnomojn (ekzemple dekstra korno) por la signoj unuflanke, kaj sonnomojn (ekzemple akuto) por la variaj signataj lingvaj fenomenoj aliflanke.
ekzemplo | klaso | nomo aŭ nomoj por la kromsigno |
ò | supersigno | maldekstra korno |
ó | supersigno | dekstra korno |
ô | supersigno | ĉapelo, cirkumflekso |
õ | supersigno | tildo, ondeto |
ö | supersigno | dupunkto, tremao |
ő | supersigno | dekstra dukorno, longa tremao |
å | supersigno | ringo |
ō | supersigno | superstreko |
ż | supersigno | superpunkto |
ă | supersigno | brevo, duonluno (pli larĝa ol ronda hoketo) |
ǎ | supersigno | hoketo, ronda hoketo |
č | supersigno | haĉeko, dukorno, pinta hoketo, kontraŭĉapelo |
ą | subsigno | dekstra subhoko |
ç | subsigno | maldekstra subhoko, cedilo |
ọ | subsigno | subpunkto |
ø | trasigno | trastreko |
[redaktu] Aliaj alfabetoj
Krom la latinida alfabeto, aliaj alfabetoj ankaŭ uzas diakritojn. Ekzemple en la rusa dekstra korno signifas markon de akcento super vokaloj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- supersignoj, trasignoj kaj subsignoj / john wells. - 2000-08-24
- nomoj de kromsignoj / edmund grimley evans. - 2001-01-01