Dinastio Tang
El Vikipedio
Dinastio > Ĉinaj dinastioj > Tang
Ĉi tiu artikolo estas parto de |
Pre-Xia |
Tri Reĝlandoj |
Nord kaj Sud |
5 Dinastioj |
Dinastio Liao |
N.B. : la ĉinaj nomoj skribitas laŭ la literumado "pinyin", por vidi kiel prononci ilin vidu: Hanyu Pinyin)
N.B. : Por la nomoj de Tang regantoj la ĉinaj metas : "Tang" + templonono, ekzemple la plej gloran Tang imperiestron Tai Zong oni nomu Tang Tai Zong; Por la ĉinaj familia nomo kaj persona, aŭ donita nomo, vidu en Ĉinaj personaj nomoj.
La dinastio Tang fondiĝis en la jaro 618 kaj pereis en 907. Ĝi dividiĝis en du periodojn, antaŭan kaj postan kun la An-Shi-tumulto kiel limo. La antaŭa periodo estis prospera, la posta, forvelkinta. La dinastio Tang estis fondita de Li Yuan (imperiestro Gaozu); poste lia filo Li Shimin, la posta imperiestro Taizong, gvidis armeon kaj dum dek jaroj unuigis la landon. Post sia imperiestriĝo, Taizong ege diligentis por prosperigi la landon; tiel ke la dinastio Tang fariĝis la senpredecence prospera en la ĉina feŭda socio kaj antaŭiris en la mondo politike, ekonomie, kulture kaj simile. Poste aperis alia prospera periodo dum la regado de imperiestro Xuanzong; tamen ĝuste en tiu periodo aperis tumulto lanĉita de An Lushan kaj Shi Siming kaj pro tio la dinastio iris al dekadenco.
La dinastioj Sui kaj Tang alprenis relative malferman politikon eksteran, estis oftaj la ekonomiaj kaj kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Literaturo ege prosperis en la dinastio Tang, en kiu vivis sinsekve tre eminentaj poetoj, kiaj Chen Ziang en la komenca periodo, Li Bai kaj Du Fu en la prospera periodo, Bai Juyi kaj Yuan Zhen en la meza periodo kaj Li Shangyi kaj Du Mu en la malfrua periodo; aperis ankaŭ eminentaj kaligrafoj kia Yan Zhenqing kaj pentristoj kiaj Yan Liben, Wu Daozi kaj Wang Wei. En la scienc-teknika flanko, el la ĉinaj kvar gravaj inventoj, du, tio estas, presarto kaj pulvo estis inventitaj en tiu periodo.
En la lasta periodo de la dinastio Tang, pro ĥaosa politiko, ribelis kamparanoj. Unu el la gvidantoj de ribeloj Zhu Wen fondis la regnon Posta Liang, la unuan regnon de la Kvin Dinastoj.
Templonomo | Familia nomo kaj persona nomo | Reĝaddatoj | |
---|---|---|---|
N.B. Wu Hou (武后 wu3 hou4) t.e. Imperiestrino Wu estas "Postmorta nomo". | |||
Gao Zu (高祖 gao1 zu3) | Li Yuan (李淵 li3 yuan1) | 618-626 | |
(Tang) Tai Zong (太宗 tai4 zong1) | Li Shi Min (李世民 li3 shi4 min2) | 626-649 | |
Gao Zong(高宗 gao1 zong1) | Li Zhi (李治 li3 zhi4) | 650-683 | |
Zhong Zong (中宗 zhong1 zong1), forpelita de Wu Hou | Li Xian (李顯 li3 xian3) aŭ Li Zhe (李哲 li3 zhe2) | 684, (ankaŭ 705-710) | |
Rui Zong (睿宗 rui4 zong1), forpelita de Wu Hou | Li Dan (李旦 li3 dan4) | 684, (also 710-712) | |
Wu Hou (武后 wu3 hou4) | Wu Zetian (武則天 wu3 ze2 tian1) | 684-705 | |
Dinastio Zhou (690 p.K.- 705 p.K.) | |||
Pluiro de dinastio Tang | |||
Zhong Zong (中宗 zhong1 zong1), rekaptas la tronon | Li Xian (李顯 li3 xian3) aŭ Li Zhe (李哲 li3 zhe2) | (ankaŭ 684,) 705-710 | |
Shao Di (少帝 shao4 di4) | Li Chong Mao (李重茂 li3 chong2 mao4) | 710 | |
Ruizong (睿宗 rui4 zong1), rekaptas la tronon | Li Dan (李旦 li3 dan4) | (ankaŭ 684,) 710-712 | |
Xuan Zong (玄宗 xuan2 zong1) | Li Long Ji (李隆基 li3 long2 ji1) | 712-756 | |
Su Zong(肅宗 su4 zong1) | Li Heng (李亨 li3 heng1) | 756-762 | |
Daizong (代宗 dai4 zong1)]] | Li Yu (李豫 li3 yu4) | 762-779 | |
De Zong (德宗 de2 zong1) | Li Gua (李适 li3 gua1) | 780-805 | |
Shun Zong (順宗 shun4 zong1) | Li Song (李誦 li3 song4) | 805 | |
Xian Zong (憲宗 xian4 zong1) | Li Chun (李純 li3 chun2) | 806-820 | |
Mu Zong (穆宗 mu4 zong1) | Li Heng (李恆 li3 heng2) | 821-824 | |
Jing Zong (敬宗 jing4 zong1) | Li Zhan (李湛 li3 zhan4) | 824-826 | |
Wen Zong (文宗 wen2 zong1) | Li Ang (李昂 li3 ang2) | 826-840 | |
Wu Zong (武宗 wu3 zong1) | Li Ya (李炎 li3 yan2) | 840-846 | |
Xuan Zong (宣宗 xuan1 zong1)]] | Li Chen (李忱 li3 chen2) | 846-859 | |
Yi Zong (懿宗 yi4 zong1) | Li Cui (李漼 li3 cui3) | 859-873 | |
Xi Zong (僖宗 xi1 zong1) | Li Xuan (李儇 li3 xuan1) | 873-888 | |
Zhao Zong (昭宗 zhao1 zong1) | Li Ye (李曄 li3 ye4) | 888-904 | |
Ai di (哀帝 ai1 di4) aŭ Zhaoxuan di昭宣帝 zhao1 xuan1 di4 | Li Zhu (李柷 li3 zhu4) | 904-907 |
vidu ankau: Ĉinaj poetoj (epoko de Tang estas la plej fama epoko pri ĉina poezio).